Jerzy KLUGER (naskiĝis la 4-an de aprilo 1921 en Krakovo, mortis la 31-an de decembro 2011 en Romo) estis inĝeniero, entreprenisto, juda amiko kaj lerneja kolego de papo Johano Paŭlo la 2-a.

Jerzy Kluger
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1921 (1921-04-04)
en Krakovo
Morto 31-an de decembro 2011 (2011-12-31) (90-jaraĝa)
en Romo
Mortokialo Alzheimer-malsano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Nottingham
Memorigilo Jerzy Kluger
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Lia patro Wilhelm estis advokato, kapitano de artilerio, kaj ankaŭ dum 18 jaroj prezidanto de Juda Religia Komunumo en Wadowice. Jerzy Kluger frekventis gimnazion de Wadowice en la jaroj 1930–38, tie amikiĝis kun Karol Wojtyła. Post abiturientiĝo studis ĉe Varsovia Politekniko. Post eksplodo de la dua mondmilito kune kun patro serĉis siajn armeajn taĉmentojn. Lia patrino kaj fratino (majstrino pri teniso) kaj avino restis en Wadowice. Ili poste pereis en Aŭŝvico. Wilhelm kaj Jerzy estis arestitaj de NKVD kaj senditaj al gulago. Jerzy danke al pakto Sikorski-Majskij eniris Armeon de Anders. Batalis i.a. ĉe Monto Kasino pro kio ricevis Balat-Krucon. Estis kapitano de artilerio. Distingita ankaŭ per Oficira Kruco de la Ordeno "Polonia Restituta". Postmilite studis ĉe Politekniko en Turino. Poste en Anglio daŭrigis studadon en Nottingham. Kun sia edzino Renee, irlanda katolikino, alvenis en 1954 al Romo, kie gvidis inĝenieran firmaon. Nun la firmao okupiĝas pri organizado de internaciaj foiroj. Dum la pontifiko de Johano Paŭlo la 2-a helpis al la papo dum diplomatiaj interparoloj kun Israelo, kaj dum preparado de historia vizito de la papo en roma sinagogo, kio okazis la 15-an de aprilo 1986. En 1989 venis al Wadowice kun speciala letero de Johano Paŭlo la 2-a por malkovro de memortabulo en la loko, kie estis la sinagogo, bruligita de germanoj septembre 1939. La papo baptis lian filinon Stefania, kaj septembre 1997 gvidis nuptan ceremonion. La papo baptis ankaŭ nepinon de Jerzy Kluger - Chiara. En 2003 Kluger ricevis titolon "Homo de Interkompreniĝo", atribuata de Pola Konsilio de Kristanoj kaj Judoj. Li estis ŝatanto de teniso, kion kultivis ĝis la lasta momento apartenante al ekskluziva roma klubo de teniso.

Jerzy Kluger mortis en roma malsanulejo je Alzheimer-malsano. Enteriga ceremonio okazis la 2-an de januaro 2012 en juda tombejo.

Literaturo redakti

  • biografiaj informoj Arkivigite je 2012-02-08 per la retarkivo Wayback Machine
  • Gregory Dowling: Letter to a Jewish Friend Jerzy Kluger. Hodder & Stoughton Religious, 1994, ISBN 034061014X
  • Darcy O'Brien: The Hidden Pope – The Untold Story of a Lifelong Friendship That Is Challenging the relationship between Catholics and Jews. The Personal Journey of John Paul II and Jerzy Kluger. Daybreak Books, New York 1998. ISBN 0-87596-478-8