Jiří Pištora (verkisto)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jiří Pištora


Jiří Pištora (naskiĝis la 12-an de junio 1932 en Pardubice - mortis la 26-an de septembro 1970 en Praha) estis ĉeĥa poeto, felietonisto kaj literatura kritikisto.

Jiří Pištora
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1932 (1932-06-12)
en Pardubice
Morto 26-an de septembro 1970 (1970-09-26) (38-jaraĝa)
en Prago
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo poeto • redaktorobibliotekistoverkisto
vdr

Lia patro oficisto estis ekzekutita dum la milito. Jiří Pištora vivis kun la patrino, abiturientiĝis en 1951, laboris kiel laboristo en Orientbohemia Kemia Entrepreno. En 1952-1957 studis la ĉeĥan lingvon de la filozofia fakultato de Universitato Palacký en Olomouc, poste denove laboristo en elektrejo de Opatovice, en 1958-1961 kiel bibliotekisto en Pardubice, en 1962-1970 en administrejo de Asocio de Ĉeĥoslovakaj Verkistoj en Prago. Kunlaboris ankaŭ kun la gezetoj Tvář (Vizaĝo) kaj Sešity (Kajeroj). Police persekutata post publikigo de poemo en infangazeto. Lian verkaron ordigis Jiří Gruša.

Verkoj de Jiří Pištora redakti

  • Hodiny v řece (Horoj en rivero, 1961)
  • Země přibližných (Lando de proksimumaj, 1965)
  • Léto na draka. O prázdninovém autostopu (Somero fuŝita. Pri feria petveturado. 1970)
  • Mezery v paměti (Truoj en memoro, 1980)