James Henry WEBB, Jr., neformale Jim WEBB (n. la 9-an de februaro 1946), estas usona politikisto kaj verkisto. Li servis kiel membro de la usona Senato el Virginio (2007-2013), kaj je la 2-a de junio 2015 li anoncis sian kandidatiĝon por la demokrata nomumo por Prezidento de Usono en la balotado de 2016. [1] Li ĉesis kampanji en la antaŭbalotado je la 20-a de oktobro 2015, dirante ke li malkomfortiĝas pri multaj el la politikaj starpunktoj de la partio.[2] Li nun pripensas la eblecon[3] kampanji kiel senpartia prezidenta kandidato.[4]

Jim Webb
Persona informo
Jim Webb
Naskonomo James Henry Webb
Naskiĝo 9-an de februaro 1946 (1946-02-09) (78-jaraĝa)
en Sankta Jozefo
Lingvoj anglavjetnama vd
Loĝloko Virginio vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Suda Kalifornio • Georgetown University Law Center • Usona Mararmea Akademio • Bellevue East High School • De La Salle College, Belfast vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Patro James Henry Webb vd
Edz(in)o Hong Le Webb • Barbara Samorajczyk • Jo Ann Krukar vd
Infanoj 5
Profesio
Okupo scenaristopolitikistoverkistooficiroadvokatohistoriisto • romanisto • ĵurnalisto vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
Aktiva dum 1968– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Oficiala portreto kiel senatano de Virginio, 2007?

Pli frue en sia vivo, Webb estis oficiro en la Marista Infanterio dum la Vjetnama Milito, poste Asista Ministro pri Defendo por Rezervistaj Aferoj (1984-1987) kaj Ministro de la Mararmeo (1987-1988) dum la prezidentado de Ronald Reagan.

Li verkis plurajn romanojn kaj plurajn aliajn librojn, krom ĵurnalismajn kaj kinofilmajn verkojn diversajn. Li parolas la vjetnaman lingvon.

Referencoj redakti

  1. Bazita sur informoj en la anglalingva Vikipedio
  2. Jim Webb drops out of Democratic presidential primary - CNNPolitics.com. Alirita 2015-10-21. angle
  3. Jim Webb "America needs an independent presidential candidate" Washington Post, November 1, 2015 https://www.washingtonpost.com/opinions/thinking-outside-the-two-party-box/2015/10/30/a8827dda-7dae-11e5-beba-927fd8634498_story.html angle
  4. FEC Form 2, Statement of Candidacy. Alirita 2015-10-30. angle