Joanot Martorell

(Alidirektita el Joanot MARTORELL)

Joanot MARTORELL (naskiĝis 1413/1414, mortis 1468) estis kavaliro kaj verkisto.

Joanot Martorell
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1412 (1412-11-30)
en Valencio
Morto 30-an de novembro 1464 (1464-11-30) (52-jaraĝa)
en Valencio
Lingvoj kataluna vd
Ŝtataneco Reĝlando de Valencio vd
Familio
Gefratoj Jofré Martorell vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Aktiva en Valencio vd
Verkado
Verkoj Tirant lo Blanc vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Martorell loĝis en Gandia (Valencia Reĝlando). Li estis kavaliro de la reĝo Alfonso la Grandanima (Alfons el Magnànim). Li verkis katalune la romanon "Tirant lo Blanc". La libro rakontas la kavalirajn (militajn kaj amajn) aventurojn de Tirant, kiu iras al Konstantinopolo por defendi la Bizancan Imperion kontraŭ la turka danĝero. Komence de la romano estas rakontata la historio de kavaliro nomata Guillem de Varoic. Tiu parto estas traduko el la libro pri Guy de Warwick, verko kiun la aŭtoro ekkonis en vojaĝo al Anglio. Kiel kuriozaĵo, aperas en la romano la legendo pri la origino de la Ordeno de la Ĝartero, kiu estas la plej antikva konata teksto pri tiu kavalira ordeno. Kvankam en multaj eldonoj, oni ripetadas ke la romano apartenas al Joanot Martorell kaj al Martí Joan de Galba, nuntempe estas ĝenerala interkonsento ke la unusola aŭtoro estas Martorell. Ĉi tiu komencis redakti la romanon en 1460 kaj finis antaŭ 1468, jaro de sia forpaso.

Titolpaĝo de Tirante el Blanco de Joanot Martorell. Unua traduko al kastilia lingvo eldonita en 1511.

Tirant lo Blanc estis publikigita en Valencio en la jaro 1490, kaj denove presita en Barcelono en 1497. Hispana traduko aperis en Valladolid en 1511. Itala traduko, fare de Lelio di Manfredi, aperis en Venecio en 1538. En 1737 aperis franca resumita traduko el la itala versio. En la 20-a jarcento la romano estis tradukita dufoje en la anglan fare de David H. Rosenthal kaj de Ray La Fontaine, en la nederlandan fare de Bob de Nijs, denove en la francan fare de Jean-Marie Barberà, en la japanan fare de Ko Tazawa, kaj en plurajn aliajn lingvojn.

Vidu ankaŭ redakti