Johann Heinrich Wilhelm Tischbein
Johann Heinrich Wilhelm TISCHBEIN, konata ankaŭ kiel la Goethe-Tischbein (15a de februaro 1751 en Haina – 26a de februaro 1829 en Eutin), estis germana pentristo de la familio Tischbein de artistoj.[1]
Johann Heinrich Wilhelm Tischbein | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Goethe-Tischbein |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1751 en Haina |
Morto | 26-an de junio 1829 (78-jaraĝa) en Eutin |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Napolo • Eutin |
Ŝtataneco | Elektoprinclando Hesio Hesio-Kaselo |
Familio | |
Patro | Johann Conrad Tischbein (en) |
Frat(in)o | Johann Heinrich Tischbein (en) |
Infanoj | Peter Friedrich Ludwig Tischbein, Elisabeth Susanne Luise Tischbein (en) |
Parencoj | Johann Friedrich August Tischbein (en) (unuaranga kuzo) Johann Heinrich Tischbein la Maljuna (onklo) |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto grafikartisto gravuristo ilustristo |
Verkoj | Goethe in the Roman Campagna |
El 1772 ĝis 1773 li studis en Nederlando la verkaron de la Malnovaj majstroj kaj en Romo en 1779. Li setliĝis kiel pentristo de portretoj en Berlino kaj iĝis membro de la framasona loĝio.[2] Poste li setliĝis en Zuriko.
En 1783, li revenis al Romo per stipendio donita fare de duko Ernesto la 2-a (Saksio-Gotao-Altenburg); ĝin li akiris pro rekomendo de Johann Wolfgang von Goethe, al kiu li estis prezentita de Johann Kaspar Lavater. Li restis en Italio ĝis 1799 kaj amikiĝis kun Goethe, kaj veturis kun li al Napolo en 1787.[3] Dum siaj lastaj dek jaroj tie, li estis direktoro de la "Accademia di Belle Arti di Napoli".
Galerio
redakti-
La plej fama pentraĵo de Tischbein nome: Goethe en la Roma kamparo, 1787
-
Portreto de Lady Charlotte Campbell
-
La anasfamilio kaj la vulpofamilio
-
Dukino
Natalja Saltikova -
Christian Gottlob Heine
-
Diogeno serĉante honestan homon
Notoj
redakti- ↑ "Tischbein,+Heinrich+Wilhelm". www.zeno.org. Alirita la 3an de majo 2020.
- ↑ Karlheinz Gerke (2014). "Die Mitglieder der Berliner Freimaurerloge ‚Zur Eintracht' 1754-1815 in 260 Jahre Johannisloge zur Eintracht S.38" (PDF). Arkivigite je 2021-08-31 per la retarkivo Wayback Machine Johanniskoge zur Eintracht e.V. Alirita la 3an de majo 2020. pdf 4,5 MB
- ↑ Italienische Reise (Itala veturo) de Goethe.