Johann Jacob Walther

Johann Jacob Walther (* 1650 en Wittenwerda ĉe Erfurt; † 2-a de novembro 1704 en Majenco) estis Germana violonisto kaj komponisto.

Johann Jacob Walther
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1650 (1650-01-01)
en Witterda
Morto 2-an de novembro 1717 (1717-11-02) (67-jaraĝa)
en Majenco
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistoviolonisto
vdr

Vivo redakti

Ĉiuj informoj pri lia vivo originas el la "Musikalischen Lexikon" [muzika leksikono], kiun en 1732 eldonis Johann Gottfried Walther, kuzo de Johann Sebastian Bach. Inter 1670 kaj 1674 li onidire restis en Florenco kiel violonisto ĉe la kapelo de Kosmas la 3-a de Medici. Ekde 1674 li estis koncertmajstro ĉe la kortego de Dresdeno. En 1680, post la morto de sia protektanto, li iĝis Itala sekretario ĉe la elektoprica kortego en Majenco kaj kleriko (kanoniko).

J.J.Walther apartenis kune kun Biber kaj Westhoff la la plej elstaraj Germanaj violonistoj de la 17-a jarcento. Liaj verkoj montras krom virtuoza ludotekniko kiel la multnombraj dusonaj akordoj kaj arpeĝoj grandan riĉecon je formoj, speciale en la ostinataj variaĵoj.

Verkaro redakti

Konataj estas 40 verkoj en du volumoj:

  1. Scherzi da Violino solo con il basso continuo, publikitaj en 1676. En tiu ĉi verkciklo li anticipas teknikojn de Paganini, kie plukitajpasaĝoj imitas la harpon kaj la glita arĉo provas imiti la kantadon de la najtingalo.
  2. Hortus chelicus 1688 (en la dua eldono de 1694 kun la titolo Wohlgepflanzter Violinischer Lustgarten). En la antaŭparolo de tiu ĉi verko aprenata en propra eldonado li mencias sian fieraĵon pri la sukcesplena verko kaj ke li publikas tion, kion kelkaj samtempuloj egoisme gardas por si mem. La volumo enhavas 28 pecojn kaj estas pli varioplenaj ol la unue aperinta volumo.

Ligiloj redakti

  • Senkostaj muzikaĵoj fare de Johann Jakob Walther en la Werner Icking Music Archive ("Muzika Arkivo de Werner Icking")