Johann Schop (* ĉirkaŭ 1590 en Hamburgo; † somere 1667 en Hamburgo) estis germana muzikisto kaj komponisto.

Johann Schop
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1590 (1590-01-01)
en Hamburgo
Morto 1-an de januaro 1667 (1667-01-01) (77-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistoviolonisto
vdr

Vivo redakti

Schop supozeble naskiĝis ĉirkaŭ 1590 en Hamburgo. En 1614 li iĝis muzikisto ĉe la kortegokapelo de Wolfenbüttel, kie li ludis violonon, liuton, trumpeton kaj klarionon. En 1615 li iris al Kopenhago kaj muzikis ĉe la reĝa kortego de Kristiano la 4-a, de kie li tamen fuĝis en 1619 antaŭ la plivastiĝonta pesto. En Hamburgo li unue iĝis membro de la Ratsmusik [urba muzikensemblo], en 1621 finfine ties direktoro kaj urba kapelestro. Poste li laboris kiel orgenisto ĉe la preĝejo St.-Jacobi.

Al la geedziĝsolenaĵoj de Kristiano li vojaĝis en 1634 kune kun Heinrich Schütz refoje al Kopenhago. La provo de la reĝo, venigi Schop daŭre al Kopenhago, malsukcesis. Schop mortis somere 1667 en Hamburgo.

Schop havis du filojn, Johann (* 1626) kaj Albert (* 1632), kiuj ankaŭ iĝis muzikistoj.

Johann Schop estis unu el la unuaj konataj germanaj violonvirtuozoj. Lia populareco radiis ankaŭ trans la urbolimojn de Hamburgo.

Verkoj redakti

krom instrumentaj komponaĵoj de Schop ankaŭ motetoj kaj aliaj verkoj estas konservataj. Multajn el siaj religiaj kaj profanaj kantoj li komponis Pri tekstoj de siaj hamburgaj amikoj Johann Rist, Jacob Schwieger kaj Philipp von Zesen.

  • Erster Theil newer Paduanen, Galliarden, Allemanden, Balletten, Couranten, Canzon […] po 3-6, B.k. Hamburg 1633
  • Zweiter Theil newer Paduanen, Galliarden, Allemanden, Balletten, Couranten, Canzon […] po 3-6, B.k. Hamburg 1635
  • Musikalische Freudenstücklein auf Herrn Joachim Beckendorffs […] hochzeitlichen Ehrentag. Hamburgo 1640
  • Johann Risten Himlische Lieder. 5 Tle. Lüneburg 1641-42 (50 religiaj kantoj)
  • Des Daphnis aus Cimbrien Galathee. (40 profanaj kantoj de Schop k.a.)
  • Erster Theil geistlicher Concerten. Hamburgo 1644
  • Frommer und gottseliger Christen ... Haußmusik. Lüneburg 1654 (70 religiaj kantoj de Schop k.a.)
  • Liebes-Grillen, das ist Lust- und Liebes-, Schertz- und Ehren-Lieder. 2 Tle. Hamburgo 1654-56 (100 profanaj kantoj de Schop k.a.)
  • Des Flüchtigen flüchtige Feld-Rosen. Hamburgo 1655 (profanaj kantoj)
  • Salomons, des Ebreischen Königes, Geistliche Wohl-Lust. Amsterdamo 1657 (23 religiaj kantoj de Schop k.a.)

Krome pluraj instrumentaj verkoj verkoj estas postlasitaj.

En la ekumena diserva libro ADORU, en 2001 eldonita de IKUE kaj KELI, estas presitaj du religiaj kantoj de li sub la numeroj 798 kaj 909.

Fonto redakti

  • IKUE kaj KELI (eldonintoj): ADORU, ekumena diserva libro. Eldonejo Ponto 2001, ISBN 3-9803793-5-3

Eksteraj ligiloj redakti