Johannes Heinrich Schultz

(Alidirektita el Johannes Heinrich SCHULTZ)

La germana neŭrologo Johannes Heinrich SCHULTZ [Johanes Hajnriĥ Ŝulc] naskiĝis je la 20-a de junio 1884 en Göttingen kaj mortis je la 19-a de septembro 1970 en Berlino.

Johannes Heinrich Schultz
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1884 (1884-06-20)
en Göttingen
Morto 19-an de septembro 1970 (1970-09-19) (86-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Friedhof Heerstraße
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Göttingen
Okupo
Okupo psikiatro • psikoterapiisto
vdr

Lia plej fama merito estas la evoluigo de la aŭtogena trejnado, trejnprogramo konsistanta el aŭtosugestivaj ekzercoj, kiuj malstreĉas la korpon kaj la psikon. En la jaro 1932 li prezentis pri tio sian libron Das autogene Training.

Krom tio Schultz esploris neŭrozojn kaj hipnoton. Pri ambaŭ temoj li eldonis manlibrojn.