John Aikin
John AIKIN (n. la 15-an de januaro 1747 - m. la 7-an de decembro 1822) estis brita kuracisto kaj politika, liberala verkisto.
John Aikin | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 15-an de januaro 1747 en Kibworth | |
Morto | 7-an de decembro 1822 (75-jaraĝa) en Stoke Newington | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | |
Alma mater | Universitato de Edinburgo vd | |
Familio | ||
Patro | John Aikin (1713 - 1780) vd | |
Gefratoj | Anna Laetitia Barbauld vd | |
Infanoj | Arthur Aikin • Lucy Aikin • Charles Rochemont Aikin • Edmund Aikin vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto • verkisto • biografo • botanikisto • natursciencisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li naskiĝis en Kibworth Harcourt (Leicestershire), kaj estis la filo de D-ro John Aikin. Li estis edukita en la religie disidenta, unitarista akademio Warrington, kie lia patro estis instruisto.
En 1792, ĉar unu el liaj pamfletoj kaŭzis skandalon, Aikin transloĝiĝis al Londono, kie li reestablis sin kiel kuracisto. Li tamen pluverkis politikajn tekstojn, kaj kune kun sia fratino Anna Laetitia Barbauld li publikigis serion da volumoj titolitaj Evenings at Home (1792-1795), kiuj estis tradukitaj al preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj.
Lia filo Arthur Aikin fariĝis sciencisto, dum lia filino Lucy Aikin fariĝis biografistino.
Verkoj redakti
- Evenings at Home (1792-95)
- A Description of the Country from Thirty to Forty Miles Round Manchester (1795) referencita en The German Ideology de Karl Marx
- General Biography (10 volumoj, kompletaj en 1815)
- Annals of the Reign of George III (1816)
- Select Works of the British Poets (1820)
-
Essay on the application of natural history to poetry, 1777