Anna Laetitia Barbauld
Anna Laetitia BARBAULD (aŭ denaske AIKIN, n. la 20-an de junio 1743 - m. la 9-an de marto 1825) estis elstara brita poetino de la 18-a jarcento. Ŝi cetere estis eseistino kaj verkistino de porinfana literaturo.
Anna Laetitia Barbauld | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-an de junio 1743 en Kibworth Harcourt, ![]() | |
Morto | 9-an de marto 1825 (81-jaraĝa) en Stoke Newington, ![]() | |
Tombo | Londono ![]() | |
Religio | protestantismo vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Francio ![]() | |
Familio | ||
Patro | John Aitken (en) ![]() ![]() | |
Gefratoj | John Aikin (1747 - 1822) ![]() | |
Parencoj | Lucy Aikin (nevino) ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | poeto eseisto literaturkritikisto verkisto de porinfana literaturo verkisto ![]() | |
Laborkampo | Poezio kaj eseo ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | A Legacy for Young Ladies, Consisting of Miscellaneous Pieces in Prose and Verse ❦ Eighteen Hundred and Eleven ❦ Epistle to William Wilberforce, Esq. on the Rejection of the Bill for abolishing the Slave Trade. ❦ Poems by Anna Laetitia Barbauld. From the London Edition. To which is added, an epistle to William Wilberforce, esq. ❦ Poems ❦ The Correspondence of Samuel Richardson ❦ The Female Speaker ❦ The Works of Anna Laetitia Barbauld vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Barbauld spertis sukcesan karieron, kvankam profesiaj verkistinoj estis tiutempe ankoraŭ tre maloftaj. La literatura kariero de Barbauld subite ĉesiĝis en 1812, per la eldono de ŝia poemo Eighteen Hundred and Eleven, kiu vigle kritikis la partoprenadon de Britio en la napoleonaj militoj. La verkistino estis ofendita de la akraj komentoj pri sia verko, kaj tial neniam plu verkis.