John GOWER (/ˈɡaʊ.ər/; ĉ. 1330 – Oktobro 1408) estis angla poeto, samtempulo de William Langland kaj de la Perla Poeto, kaj persona amiko de Geoffrey Chaucer. Li estas memorata ĉefe pro tri ĉefaj verkoj, nome Mirour de l'Omme, Vox Clamantis, kaj Confessio Amantis, tri longaj poemoj verkitaj en franca, latina, kaj angla respektive, kiuj estas unuigitaj pere de komunaj moralo kaj politikaj temoj.[1]

John Gower
Persona informo
John Gower
Naskiĝo 1-an de januaro 1330 (1330-01-01)
en Kent
Morto 1-an de oktobro 1408 (1408-10-01) (78-jaraĝa)
en Londono
Tombo Southwark Cathedral vd
Lingvoj latinaanglameza angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Verkado
Verkoj Konfeso de la Amanto ❦
Unanimes esse qui secula ❦
Voĉo de la Krianto ❦
Spegulo de la Homo ❦
Le traitié pour essampler les amantz marietz ❦
Cinkante balades ❦
Cronica tripertita ❦
Carmen super multiplici viciorum pestilencia ❦
Rex celi deus ❦
Quicquid homo scribat (In fine) ❦
Quia unusquisque ❦
Presul ouile regis ❦
In praise of peace ❦
Voĉo de la Krianto ❦
Orate pro anima ❦
O deus immense ❦
H. aquile pullus ❦
Est amor ❦
Eneidos bucolis ❦
Ecce patet tensus ❦
Dicunt scripture ❦
De lucis scrutinio ❦
Cultor in ecclesia vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La amikeco de Gower kun Chaucer estas bone dokumentita. Kiam Chaucer estis sendita kiel diplomato al Italio en 1378, Gower estis unu el la homoj al kiuj li rajtigis por siaj aferoj en Anglio.[2] Ambaŭ poetoj laŭdis unu la alian en siaj versoj.

La verso de Gower estas laŭvice religia, politika, historia, kaj morala — kvankam li estis foje difinita kiel "morala Gower" ĉefe ĉar Chaucer donis al li tian epiteton.[3] Lia ĉefa stilo estas alegorio, kvankam li evitas abstraktaĵojn favore al la ebena stilo de la rakontisto.

Notoj redakti

  1. "Gower, John". Dictionary of National Biography. London: Smith, Elder & Co. 1885–1900.
  2. G.C. Macaulay (eld.). "Introduction, Life of Gower". The Complete Works of John Gower, Vol 4 The Latin Works (PDF). p. xv.
  3. Geoffrey Chauucer (1380). Troilus and Criseyde. linio 1856