Jolán MÁTRAI, laŭ hungarlingve kutima nomordo (sed neuzita en tiu formo) Mátrai Jolán (naskiĝis la 11-an de junio 1911 en Budapeŝto, mortis la 6-an de junio 1974 en Budapeŝto) estis hungara fizikistino, profesorino.[1]

Jolán Mátrai
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1911 (1911-06-11)
en Budapeŝto
Morto 6-an de junio 1974 (1974-06-06) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Győző Zemplén
Okupo
Okupo fizikisto • historiisto de scienco
vdr

Ŝia origina nomo estis Zemplén Jolán, ŝia kutima edzina nomo estis Mátrai Lászlóné, ŝia kombina nomformo estis Mátrainé Zemplén Jolán. Ŝia patro estis Győző Zemplén, ŝia onklo estis Géza Zemplén.

Biografio redakti

Jolán Mátrai frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris bakalaŭron en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1935, en la sekva jaro ŝi doktoriĝis. Post siaj studoj ŝi estis asistanto en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József. Ekde 1938 ŝi instruis ankaŭ en gimnazio. En 1950 ŝi laboris en ministerio, kie ŝi okupiĝis pri eldonadoj de verkoj de sovetiaj fizikistoj. En 1959 ŝi estis nomumita docento, en 1967 profesoro, ankaŭ katedrestro. Ŝi estis la unua hungara fizikista profesoro. En 1966 ŝi doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi okupiĝis pri spektroskopio kaj historioj de fiziko kaj fizikistoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A modern fizika világképe (1941)
  • A háromezer éves fizika (1946)
  • Roger Bacon (1954)
  • A magyarországi fizika története a XVIII. században. A fizika szaktudománnyá válik (Bp., 1964)
  • Dejiny fyziky na Slovensku do polovice 19. storočia (1974)

Memorigiloj redakti

  • memormedalo "Zemplén Jolán"

Fontoj redakti