Jope Ruonansuu

finna komikisto, imitulo, kantokomponisto, kantisto kaj aktoro

Jorma Olavi ”Jope” RUONANSUU (naskiĝis la 15-an de aprilo 1964 en Kemi – mortis la 18-an de julio 2020 en Heinola) estis finna komikisto, imitulo, kantokomponisto, kantisto kaj aktoro. Li publike prezentiĝis de la 1980-aj jaroj ĝis la jaro 2018. Li komencis kiel imitulo kaj starkomediisto 16-jara. Li aperis en la 1980-aj jaroj en Klaustrofobia, programo de Klaus Thomasson. En aŭtuno 1988 estis publikita lia unua disko. En sama jaro li imitis en programo Vesku show en finna reklama televido. En la sekva jaro Ruonansuu kaj Visa Mäkinen publikigis humorprogramon Matkiva kulkuri. En la 2000-aj jaroj Ruonansuu aperis kun aliaj en programo Jopet-show. Personoj, kiujn li imitis, estas inter aliaj Esko Aho, Martti Ahtisaari, Tarja Halonen, Raimo Ilaskivi, Urho Kekkonen, Mauno Koivisto, Pekka Vennamo, Veikko Vennamo, Mika Häkkinen, Marja-Liisa Kirvesniemi, Juha Mieto, Matti Nykänen, Kimi Räikkönen, Marco Bjurström, Esko Hukkanen, Ensio Itkonen, Heikki Kahila, Hannu Karpo, Spede Pasanen, Jorma Pulkkinen, Kirsi Salo, Aarne Tanninen en Folke West, Remu Aaltonen, Juice Leskinen, Vesa-Matti Loiri kaj lia amiko M. A. Numminen. Jope Ruonansuu kreis kaj kantis multajn parodiajn muzikaĵojn.

Jope Ruonansuu
Persona informo
Naskonomo Jorma Olavi Ruonansuu
Naskiĝo 15-an de aprilo 1964 (1964-04-15)
en Kemi
Morto 18-an de julio 2020 (2020-07-18) (56-jaraĝa)
en Heinola
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ezofaga kancero vd
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Profesio
Alia nomo Jope Ruonansuu vd
Okupo aktoroimitistomuzikisto • televida aktoro • komikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr