Jordi Sabater Pi, ankaŭ konata kiel Jorge Sabater Pi[1] (naskiĝis la  2-an de aŭgusto 1922(nun 1922-08-02) en Barcelono, mortis la 5-an de aŭgusto 2009 en Barcelono[2]) estis hispana primatologo. Li estis monda specialisto en etologio (studo de la kondutoj de bestoj) kaj malkovranto de pluraj kulturaj kondutoj en pluraj specioj. Certe la plej konata kultura konduto de besto, la uzo de iloj fare de ĉimpanzoj, estas malkovro farita de Sabater Pi.

Jordi Sabater Pi
Persona informo
Jordi Sabater Pi
Naskiĝo la  2-an de aŭgusto 1922(nun 1922-08-02)
en Barcelono
Morto la 5-an de aŭgusto 2009 (87‑jara)
en Barcelono
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Barcelono vd
Subskribo Jordi Sabater Pi
Familio
Infanoj Josep Oriol Sabater Coca vd
Profesio
Okupo primatologo • zoologo • antropologo • universitata instruisto vd
Laborkampo Primatologio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel pruvo de sia sindevontigo kun ĉimpanzoj, la konstato de ilia proksimeco (tiel genetike kiel kondute) kun homaj estaĵoj, kaj la riskoj de iliaj vivmedioj, Sabater Pi diris en unu okazo ke la malkresko en populacio kaj en la kazo de kelkaj subspecioj, la situacio de endanĝerigita specio, estis komparebla kun homa genocido. Ekde la fruaj jaroj de la 21-a jarcento Profesoro Jordi Sabater Pi estas klare poziciiĝinta favore al la protekto kaj konservado de primatoj kaj li apogis projektojn kiajn "Proyecto Gran Simio" en Hispanio aŭ "Fundación Mona" en Ĝirono.

Biografio redakti

 
Sabater fotanta gorilon en Ekvatora Gvineo

Inter 1940 kaj 1969 li rezidis en Ekvatora Gvineo, kie li studis la aŭtoktonajn kulturojn kaj la lokajn speciojn de bestoj, kiuj estis malmulte konataj. Post la deklaro de sendependeco en 1969 li iris labori kiel konservatoro de primatoj en la Zoo de Barcelono, daŭrigante siajn studojn, stipendiitajn de National Geographic kaj kune kun zoologino Dian Fossey. Dum la 1960-aj jaroj li malkovris "Copito de nieve" / "Floquet de Neu" (neĝero), albinan gorilon kiu vivis poste en la Zoo de Barcelono.

En 1976 li fariĝis profesoro de etologio, enkondukante tiun fakon unuafoje en hispana universitato.[3] Li estis profesoro de etologio en la Falkultato de Psikologio de la Universitato de Barcelono kaj enkondukanto en Hispanio de la studo de besta konduto kaj de primatologio. Pluraj disĉiploj daŭrigis lian linion de laboro en la Universitato de Barcelono, kiel Joaquim J. Veà Baró kaj Mateo Escobar Aliaga, aŭ Montserrat Colell Mimó kaj en la Aŭtonoma Universitato de Madrido kiel Fernando Peláez, Ángela Loeches, Carlos Gil kaj Susana Sánchez.

Li malkovris la gigantan ranon Goljata rano kaj studis la konduton de la mielindikanta birdo Melichneutes robustus, li estis la unua observanto ke la ĉimpanzoj fabrikas bastonojn por preni termitojn kaj sorbas iajn tipojn de sablo kun kuracaj ecoj, li faris detalajn studojn de la nestoj faritaj de goriloj kaj ĉimpanzoj. Lia plej fama faro estis sendi la gorilon "Copito de Nieve" al la Zoo de Barcelono. Iuj indiĝenoj estis alportintaj ĝin al la centro Ikunde, kie li estis dungita kiel konservatoro de la Zoo de Barcelono. Se oni lasus ĝin en libereco ĝi povus morti tre rapide, tial ke ĝia videbleco kaj manko de melanino estus al ĝi tre malfavoraj en la naturo. Li ĉiam konsideris ke la malkovro de "Copito de Nieve" estis nur anekdoto kompare kun siaj aliaj eltrovoj.[3]

Li estis farita Doctor Honoris Causa de la Aŭtonoma Universitato de Madrido en 1993 laŭ propono de la Fakultato de Psikologio, same kiel Honora Membro de la "Asociación Primatológica Española".

Li estis granda desegnisto, kaj kiam li testamentis ĉiujn siajn dokumentojn al la Universitato de Barcelono, inter ili troviĝis pli ol 2000 desegnoj, akvareloj kaj skizoj.[3] La Universitato de Barcelono konservas la kolekton Sabater Pi en la Teĥnologia Parko de Barcelono.[4]

Bibliografio redakti

  • Etología de la vivienda humana: de los nidos de gorilas y chimpancés a la vivienda humana. Labor, 1985. ISBN 978-84-335-1739-5.
  • El chimpancé y los orígenes de la cultura. Barcelono. Anthropos. 1992 (3-a eldono). ISBN 978-84-7658-356-2.
  • Gorilas y chimpancés del África Occidental. Meksiko. Fondo de Cultura Económica. 1993 (2-a eldono).
  • Okorobikó. Una biografía de Jordi Sabater Pi, de Joan Tort y Pere Tobaruela, editorial La Magrana / National Geographic (1-a eldono, decembro 2003) ISBN 978-84-8264-505-6.
  • El traç de la natura. Jordi Sabater Pi y Xavier Duran. Edicions 62, Barcelono, 2001. ISBN 978-84-297-4835-2.
  • (2003) Primates: origin, evolution and behaviour: homage to Jordi Sabater Pi. Edicions Del Parc Científic de Barcelona. ISBN 978-84-607-6636-0.

Referencoj redakti

  1. Conversando con Jorge Sabater Pi. Arkivita el la originalo je 2016-08-08. Alirita 2017-03-12.
  2. Fallece Sabater Pi, descubridor de 'Copito de nieve'. El País (6 de aŭgusto 2009). Alirita 6 de aŭgusto 2009.
  3. 3,0 3,1 3,2 Cerrillo, Antonio (7 de aŭgusto 2009). “El hombre que amaba a los primates”. Alirita 17 de aŭgusto 2009.. 
  4. Centro de Documentación. Colección Sabater Pi. Parc Científic de Barcelona. Arkivita el la originalo je 2010-09-27. Alirita 28 de novembro 2015.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jordi Sabater Pi en la hispana Vikipedio.