José Artur Boiteux
José Artur BOITEUX (naskiĝis en 1865 en Tijucas, Santa Catarina kaj mortis en 1934) estis brazila politikisto, juristo kaj esperantisto. Li apartenis al la estraro de Brazila Esperanto-Ligo, en Rio de Janeiro.
José Artur Boiteux | |
---|---|
Revuo Brazila Esperantisto, Novembro-Decembro 1913 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de decembro 1865 en Tijucas |
Morto | 8-an de januaro 1934 (68-jaraĝa) en Florianópolis |
Lingvoj | Esperanto • portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto esperantisto advokato politikisto |
Li havis siajn unuajn studojn en sia naskiĝurbo, pere de belga instruisto. Li studis en la ĉefurbo de la tiama provinco, poste iris al Rio de Janeiro, kie li studis medicinon ĝis la 2-a jaro, poste prenante la oficon de ĵurnalisto kaj enirante la mondon de la politiko. Kiam oni proklamis la respublikon, li revenis al la ĉefurbo de Santa Catarina kiel oficiro de kabineto de la unua subŝtatestro, Lauro Muller. Ŝtata asembleano, ekde la konstitucia asembleo ĝis 1900. Li revenis en 1900 al Rio de Janeiro, kiel federacia deputito. Li diplomiĝis pri juro en 1905. En tiu periodo, José Boiteux deĵoris por Esperanto kaj en 1906 Lauro Muller permesis ĝian uzon por la nacia telegrafo.
Okaze de la 6-a Geografia Kongreso, en Salvador, 1913, D-ro José Boiteux, ĝenerala sekretario de la geografia societo, prezentis projekton favore al Esperanto, unuanime aprobitan.
Denove revenis José Boiteux al sia subŝtato, kvankam ankoraŭ reirante kelkfoje al Rio de Janeiro.
En 1926 li estis sekretario de 8-a Brazila Kongreso de Esperanto. Li estas aŭtoro de nuna flago de Santa Catarina (oficialigita en 1953). Li estas fondinto de la Historia kaj Geografia Instituto de Santa Catarina (en 1896), de la Akademio pri Beletroj de Santa Catarina (1920), de la Fakultato pri Juro de Santa Catarina (1932). Li estis sekretario de la du regperiodoj de Hercílio Luz (1894 – 1898) (1918 – 1924).
Omaĝe al li estas la fondaĵo Fundação José Artur Boiteux en Santa Catarina, kie arkivo kun leteroj de José Boiteux estas konservata, kie troviĝas pluraj informoj pri Esperanto.