José Zorrilla y Moral

José ZORRILLA y Moral (n. 21-an de februaro 1817. Valladolid, Hispanio – m. 23-an de januaro 1893. Madrido) estis hispana poeto kaj dramoverkisto, elstara figuro de la hispana nacia romantiko. Liaj verkoj estis tre popularaj, lia stilo estis modeldona por la hispanaj literaturaj posteuloj.

José Zorrilla y Moral
Persona informo
Naskonomo José Zorrilla Moral de la Torre Ugarte
Naskiĝo 21-an de februaro 1817 (1817-02-21)
en Valadolido
Morto 23-an de januaro 1893 (1893-01-23) (75-jaraĝa)
en Madrido
Tombo San Justo Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Royal University of Toledo • Universitato de Valadolido • Royal Seminary of Nobles of Madrid vd
Subskribo José Zorrilla y Moral
Familio
Parencoj Rosa Chacel vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • verkisto vd
Verkado
Verkoj Don Juan Tenorio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
José Zorilla y Moral

Li studis juron en Toledo kaj Valladolid, sed ĉesigis la studadon kaj veturis al Madrido, por dediĉi sin al la literaturo. Li famiĝis en 1837 je unu bato, kiam li deklamis sian elegion dum entombigo de Mariano José de Larra. Li vivis ekde 1855 ĝis 1866 en eksterlando, postlasante la edzinon kaj la financajn zorgojn. Dum tiu tempo li verkis multe, sed finance ne boniĝis lia situacio. Oni deklaris lin en 1889 poeto de la nacio kaj li ricevis pension.

Li verkis facile, ŝatis improvizi. Komence li sukcesis per legendoj, kiuj okazas en la fora pasinto kaj rakontas ekzotajn historiojn.

Verkoj redakti