Joseph BELLOMO (vere: Joseph Edler von Zambiasi; naskiĝinta en Tajo, Non-valo apud Cles la 16-an de marto 1754, mortinta en Graz la 18-an de oktobro 1833) estis aŭstra aktoro kaj teatrodirektoro.

Joseph Bellomo
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1754 (1754-03-16)
Morto 18-an de oktobro 1833 (1833-10-18) (79-jaraĝa)
en Graz
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Vivo redakti

Estante filo de la imperiestra leŭtenanto Franz von Zambiasi kaj de Franziska Fuxhuber li komence aktorumis. En la agxo de 20 jaroj li venis al Vieno kaj inter 1776 kaj 1779 li aktoris en Graz. En Graz, kiun li forlasis kun sia unua edzino Therese (Nicolini: nupto en 1777) en 1779. Kun ŝi, aktorino kaj dancistino, li laboris en Monastero ĉe la trupoj de A. Seyler kaj en Dresdeno/Prago ĉe la Bondini-societo. En printempo 1783 li ekestris ĉe Lincke-banejo antaŭ la Nigra pordego dresdena etan trupon kun kiu li ankaŭ gastis en Erfurto. La kortego de Vajmaro atentigitis je ili pro iliaj bonaj moroj kaj laboremo. Subtenite de kortegaj monoj Bellomo transprenis en la 1.1.1784 la estradon de la vajmara teatro de ĉe Redouten-ejo. Spektakle li preferis la italajn tradiciojn. Dum la someraj monatoj la trupo kun siaj 20 membroj gastis en Turingio kaj ekde 1785 regule en Bad Lauchstädt. Ĉe li laboris ankaŭ la juna Caroline Demmer el Berlino.

Komerca lerteco kaj la natura talento de siaj dungitoj plaĉis al la dukino Anna Amalia kaj igis Christoph Martin Wieland laŭdegi ilin. En aprilo 1791 Bellomo tamen forlasis Vajmaron pro diversaj kritikoj: tiam la plejparto de lia aktoraro dungitis fare de Johann Wolfgang von Goethe ĉe la nova Kortega teatro.

Teatrogvidado en Graz redakti

Bellomo revenis al Graz kie li aktoris kun granda sukceso ĝis kiam la francaj okupantoj ordonis fermon teatrejan en aprilo 1797. Inter 1791 et 1797 li estis gvidanta la teatrejon Grätzer Ständisches Nationaltheater kaj ŝatitis tre de la graz-anoj post malfacila komenco. Liaj plej grandaj sukcesoj estis diversaj operaj-prezentoj, antaŭ ĉio de Wolfgang Amadeus Mozart: inter la plej malforgesablaj aferoj estis la premieroj de Die Zauberflöte kaj de Der Baum von Diana de Vicente Martin i Soler. Dramteatre observatas al ĝenerala gusto de la publiko kaj sekve preferitis aĵoj de August Wilhelm IfflandAugust von Kotzebue (sume 34 nur de ĉi-du!) kontraŭ nur ses de la klasikuloj Ŝilero kaj Goeto.

Krome Bellomo komercadis per libretoj kaj manuskriptoj aktoraj. Inter 1810 kaj 1827 li gastejestris ĉe Rosenberg-monto apud Graz pro ke li ne plu sukcesis aktivi teatroestrece.

Graveco redakti

Lia plej granda graveco teatrohistoria estas la fakto ke Goethe transprenis de li kaj de liaj aktoroj multajn ideojn por fruktodona estrado de la vajmara teatro. De Goeto ŝajne agnoskitis liaj komercistaj talentoj pli ol liaj artaj. Diversaj provoj teatrejestri por pli longa tempo (i.a. en Monastero, Augsburg, Majenco, Prago kaj Dresdeno fiasketis. Tamen repacigis lin la sukceso fina en Graz.

Ŝia filino Karoline Friederike nuptis en 1814 en Graz la vienan silkaĵfabrikanton Paul Soini.

Eksteraj ligiloj redakti