Joseph Ferdinand Berger

germana esperantisto
(Alidirektita el Joseph Ferdinand BERGER)

Joseph Ferdinand BERGER [JOsef FERdinant BERger] (naskiĝis la 7-an de oktobro 1894 en Edersdorf, tiam Aŭstrio-Hungario, hodiaŭ en Ĉeĥio; mortis la 28-an de marto 1976 en Kolonjo) estis unu el la plej konataj agantoj de la germana Esperanto-movado.

Joseph Ferdinand Berger
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1894 (1894-10-07)
Morto 28-an de marto 1976 (1976-03-28) (81-jaraĝa)
en Kolonjo
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li lernis Esperanton en 1910, fondis grupon en Waldshut (suda Germanio) kaj gvidis kursojn tie, en Kordovo (Hispanio) kaj en Kolonjo. Li kunlaboris por pluraj Esperanto-gazetoj, i.a. por Lingva Kritiko. En 1926 li estas konatiĝinta kun Teo Jung en Hispanio, kiu dungis lin kiel redaktoro de Heroldo de Esperanto dum pluraj jaroj. De 1934 li estis gvidestro de Rejnlanda-Vestfalia Esperanto-Ligo (Revelo).

Post la dua mondmilito Berger estis redaktoro de Esperanto-Post, Germana Esperanto-Revuo kaj Okcidentgermana Revuo. Li verkis multajn recenzojn, ofte sub la pseŭdonomo Josebo.

Verkoj redakti

El la germana li tradukis du romanojn de Erich Maria Remarque, En Okcidento Nenio Nova (1929, kun aliaj) kaj La Vojo Returne (1931); el la hispana, la romanon La Amo en la Jaro Dekmil de Elola (1932) kaj la rakonton La ĵusnaskito de Becerro (1937). Li verkis la originalaĵon Niko kaj Nina (1952). Li esperantigis ankaŭ la kanton Lili-Marlen de Hans Leip.

Recenzoj redakti

Pri Niko kaj Nina

 
 Jen ĉarma legolibro verkita enflua kaj plaĉa stilo. Tio estas rakonto pri la vivo de knabo kaj knabino, en tre facila kaj natura lingvaĵo, kapabla veki kaj subteni la intereson de la leganto, ekde la komenco ĝis la fino, kaj vere taŭga por kursoj pro la diverseco de la priskribataj travivaĵoj, kiuj povas inspiri al la intruanto de kurso por progresintoj serion da interesaj demandoj, respondotaj de la kursanoj. Kvankam Niko kaj Nina ne estas denaskaj esperantistoj, sed ili okaze lernas Esperanton dum la prirakontata periodo, la esperantismo vidiĝas tra la tuto kaj estas alloge resumita en la letero, kiun ŝi adresas al li sciigante, ke ŝi lernis Esperanton kaj priskribante la sentojn de interpopola paco kaj harmonio, kiujn vekas al ŝi la lingvo kaj la frata agosfero de la grupo. Ne necesas diri, ke li decidiĝas tuj lemi nian karan lingvon! 
— JOSE ANGLADA. Boletín n041 (maj 1952)

Foto redakti

  • Heroldo de Esperanto 10a jaro 1929, n-ro 12 (508), p. 1, represita en la aŭtobiografio de Teo Jung, Ĉiu Ĉiun, p. 213.

Eksteraj ligiloj redakti