„ Remarque [tiel] parolas ĉi tie simple, firmvoĉe, insiste. La verko estas pli dramo ol novelo. El sufero, koto, kaj diboĉo al trankvila decido, el detruo al konstruo, el batalo al paco, iras la vojo. Sed ne facile oni ĝin trovas, kaj la dramo disvolviĝas antaŭ ni kun pasio, sufero, kaj tragedio.
Unu soldato post alia serĉas la vojon. Unu freneziĝas, unu revenas al edzino nefidela. Kelkaj iĝas revoluciuloj, aliaj mortas, ne trovinte pacon en la vivo. Iuj komforte adaptiĝas al la novaj kondiĉoj, sed ne multaj. Post longa sufero, la rakontanto fine trovas la vojon. Tiu lasta sceno, inter primoloj, violoj, kaj kantantaj birdoj, estas neforgesebla. La dramo havas taŭgan tempofonon; ĝi komenciĝas en frua vintro, kaj finiĝas en frua printempo. La paco kiun la verko gloras estas tiu de kvieta laboro al nobla celo. Da ekstera paco estas preskaŭ neniom. Germanujo post la milito estis lando sur la kruco. Malkonsento, malsato, akaparado, malespero, flank-al-flanke kun manko nepriskribebla —tiaj estis la cirkonstancoj en kiuj la soldatoj serĉis pacon. Ĉu mirinde, ke ili ne trovis ĝin facile ?
La Esperanta stilo estas tre bona, kvankam iomete peza ĉe la komenco. La tradukinto bonege nin servis, donante al ni verkon tiom aktualan kaj noblan. ” |