Judit Pojjákné Vásárhelyi
Judit Pojjákné Vásárhelyi [vAŝArheji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pojjákné Vásárhelyi Judit estis hungara bibliotekisto, altlerneja instruisto. Ŝia origina nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Vásárhelyi Judit.
Judit Pojjákné Vásárhelyi | |
---|---|
Judit Pojjákné Vásárhelyi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1950 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | bibliotekisto • universitata instruisto |
Judit Pojjákné Vásárhelyi[1] naskiĝis la 25-an de februaro 1950 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Judit Pojjákné Vásárhelyi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1973. Post la diplomo ŝi eklaboris en la Tutlanda Biblioteko Széchényi. Ŝi kandidatiĝis (CSc) en 1981, ŝi doktoriĝis (DSc) en 2005 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ekde 2013 ŝi ankaŭ instruis en Katolika Universitato Péter Pázmány. Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 filinojn, ŝi vidviniĝis en 2018. Ŝi ricevis premiojn inter 1987-2008.
Elektitaj libroj redakti
- Eszmei áramlatok és politika Szenci Molnár Albert életművében (1985)
- Szenci Molnár Albert és a Vizsolyi Biblia új kiadásai (2006)
- Régi magyarországi nyomtatványok (4-a volumo, 1656–1670; 2012)