Judith Miller
Judith (Judy) MILLER (n. 2-an de januaro 1948 en Novjorko) estas ĵurnalisto de New York Times kiu specialiĝis pri sekurecaj problemoj. Ŝi ricevis la prestiĝan Pulitzer-premion.
Judith Miller | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1948 (76-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Ohia Ŝtata Universitato Universitato Princeton Princeton School of Public and International Affairs (en) Barnard College Universitato Kolumbio |
Familio | |
Patro | Bill Miller (en) |
Frat(in)o | Jimmy Miller (mul) |
Edz(in)o | Jason Epstein (en) (1993–) |
Okupo | |
Okupo | milita ĵurnalisto ĵurnalisto verkisto |
TTT | |
Retejo | http://www.judithmiller.org |
Vivo
redaktiBiografio
redaktiJudy Miller naskiĝis en New York kaj plenkreskis en Miami kaj Los Angeles. Ŝi studis en Princeton kaj ricevis la magistran gradon de Woodrow Wilson School of Public and International Affairs. Ekde la fruaj 70-aj jaroj laboris ŝi kiel ĵurnalistino en Orient-Azio.
Ekde 1977, ŝi estas raportistino por New York Times en Washington (D.C.), ekde 1983 en Kairo. Ŝi estis tie la unu virino en la burogvida posteno.
En 1993 edzinigis ŝin Jason Epstein (*1930), publicisto kaj eldonisto (Random House, Anchor Books de Bertelsmann).
Ŝi estis enprizonigita en 2005, ĉar ŝi ne malkovris sian informfonton por artikolo rilate al la iraka milito.
Judith Miller kaj Matthew Cooper interparolis en julio de 2003 kun registaranoj, kiuj sciigis ke Valerie Plame (edzino de Joseph Wilson, kiu estis ambasadoro en Nigero) estas CIA-agento. Tio estis venĝo, ĉar la edzo publikigis malatestan leteron en la The New York Times, en kio li refutis, ke Sadam Husejn volis aĉeti uranercon en la afrika Nigero. La aĉeto de uranerco estis unu el la ĉefa akuzoj de Usono por atako de Irako.
Judith Miller ĉesis sian laborkontrakton kun New York Times la 10-an de novembro 2005.
Verkoj
redakti- One, by One, by One: Facing the Holocaust, Simon & Schuster New York, 1990 ISBN 0-671-64472-6
- Saddam Hussein & the Crisis in the Gulf (kun Laurie Mylroie) Random House USA Inc, New York 1990, ISBN 0-09-989860-8
- Germs: Biological Weapons and America's Secret War (kun William Broad und Stephen Engelberg) Simon & Schuster, New York, 2001 ISBN 0-684-87158-0