Jules Barbier
Paul Jules BARBIER (8a de Marto 1825 – 16a de Januaro 1901) estis franca poeto, verkisto kaj libretisto de operoj, kiujn li ofte verkis kunlabore kun Michel Carré. Li estis fama bonvivanto en Parizo kaj beletrulo.[1]
Jules Barbier | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Paul Jules Barbier |
Naskiĝo | 8-an de marto 1825 en Parizo |
Morto | 16-an de januaro 1901 (75-jara) en Parizo |
Lingvoj | franca lingvo |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Infanoj | Jeanne Barbier • Pierre Barbier |
Okupo | |
Okupo | libretisto • poeto • koreografo • verkisto • dramaturgo |
Li verkis libretojn por operoj de Charles Gounod, Victor Massé, Giacomo Meyerbeer, Jacques Offenbach, Camille Saint-Saëns kaj Ambroise Thomas.
Charles Gounod verkis teatromuzikon por la verko de Barbier nome Jeanne d'Arc, kaj la libreto por la opero de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij nome La Pucelo de Orleano estis parte bazita sur ĝi.
NotojRedakti
- ↑ Baltimore Opera Study Guide - Roméo et Juliette, Arkivita en 2007-12-11 ĉe Wayback Machine.