Julio de 2015
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en julio 2015:
- La personoj kiuj vizitas la Blankan Domon rajtas nun foti dum ilia turneo.
- En Grekio klare venkis per referendumo la sinteno kontraŭa al la planoj de la eŭropuniaj ekonomiaj instancoj.
- Atako de kontraŭŝijaisma koalicio al merkato okazigas 100 mortojn en Jemeno.
- La parlamento de Eŭropa Unio voĉdonis pri leĝopropono, kiu forigus la panoraman liberon, kion oponantoj de la leĝo konsideras rekta atako al la Libero de la scio, minacanta la ekziston de granda parto de la bildoj de Vikipedio. La propono malsukcesis, do ĉio restis pli malpli egale.
- Mortis en Kairo Omar Sharif 83-jara.
- La usona kosmosondilo New Horizons alproksimiĝis Plutonon je ĉirkaŭ 12 600 kilometroj. Ĝi ankaŭ studis kaj fotis Plutonon kaj ĝiajn lunojn.
- Malfermiĝas ambasadejoj de Usono kaj Kubo respektive en Havano kaj Vaŝingtono post duona jarcento sen diplomataj rilatoj altnivelaj.
- Atenco de ĝihadistoj en la kampara distrikto Suruç de Turkio kontraŭ kurdoj okazigas almenaŭ 30 mortojn.
- Malfermiĝis la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en la nordfranca urbo Lillo.
- La kosma teleskopo Kepler malkovris ekstersunsisteman planedon similan al la Tero nomatan Kepler-452b.