Kács
Kács [kAĉ] estas ripozloko-statusa malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Mezőkövesd.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/68/K%C3%A1cs_church.jpg/220px-K%C3%A1cs_church.jpg)
Bazaj informoj
redakti- Areo: 17 km²
- Alto super marnivelo: 191 m
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9582/20.6175
- Loĝantaro: 640
- Poŝtkodo: 3424
- Telefonprefikso: 49
Situo
redaktiKács situas en la suda parto de la montaro Bükk, en valo de rojo, fine de longa sakovojo. Mezőkövesd troviĝas 21, Miskolc aere 22 voje 47, Eger 23 km-ojn. Kács estas alirebla el direktoj de Budapeŝto kaj Miskolc per trajno ĝis la haltejo Mezőkeresztes, kaj de tie per aŭtobuso.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1248 pri abatejo. En la 16-a jarcento la turkoj senhomigis la komunumon.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj
redakti- restaĵoj de fortikaĵo, koordinatoj: 47.9534/20.611
- katolika romanika Preĝejo Sankta Triunuo (Kács) el la 12-a jarcento, baldaŭe barokiĝis, en 1882 turo 15 m-ojn longa alkonstruiĝis, ĝi estas pilgrimloko kune kun fonto
- belsituanta neuzata banloko kun 27 C-grada termala akvo