Károly Botvay (violonĉelisto)

Károly Botvay [kAroj botvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Botvay Károly estis hungara violonĉelisto, universitata instruisto. Lia samnoma patro estis Károly Botvay (arbarinĝeniero).

Károly Botvay [1] naskiĝis la 29-an de decembro 1932 en Sopron.

Biografio redakti

Károly Botvay jam atingis la unuan lokon en muzika konkurso en kategorio violonĉelisto. Li studis en la Muzikakademio inter 1950 kaj 1959, liaj plej gravaj instruistoj estis Ede Banda, Leó Weiner kaj András Mihály. Inter 1957-1994 li apartenis al orkestro de la Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie li atingis la rangon ĉefviolonĉelisto en 1963. En la sekvaj jardekoj li apartenis al diversaj orkestretoj, inter ili la plej menciinda estas Arĉa Kvaropo Bartók inter 1957-1977. Ekde 1983 li estis asistanto en Muzika Universitato Ferenc Liszt, inter 1989-1997 docento, poste profesoro. En 2002 li pensiuliĝis, sed li instruis plu. Li ricevis premiojn inter 1948 kaj 2007, en 1970 premion Kossuth kiel membro de Arĉa Kvaropo Bartók.

Fontoj redakti