Ede Banda, laŭ hungarlingve kutima nomordo Banda Ede estis hungara violonĉelisto, altlerneja instruisto, framasono [1].

Ede Banda
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1917 (1917-04-06)
en Budapeŝto
Morto 23-an de junio 2004 (2004-06-23) (87-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo violonĉelisto • muzikinstruisto
vdr

Ede Banda [2] naskiĝis la 6-an de aprilo 1917 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de junio 2004 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ede Banda aĝis 13, kiam li komencis okupiĝi pri violonĉelo. Inter 1934 kaj 1942 li studis en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en sia naskiĝurbo. Lia ĉefinstruisto estis Jenő Kerpely. Li estis membro en orkestro de la ĉefurbo inter 1940-1951, poste 2 jarojn en orkestro de Hungara Radio. Li estis ankaŭ membro de orkestro de Vilmos Tátrai, eĉ en 1958 la orkestro ricevis premion Kossuth. Inter 1948-1996 li instruis en la Altlernejo. Li estis nomumita katedrestro en 1982. Li ricevis 6 premiojn inter 1968-1985.

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti