Károly Hadaly [kAroj hadali] (?), laŭ hungarlingve kutima nomordo Hadaly Károly estis hungara matematikisto, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis hadai.

Károly Hadaly
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1743 (1743-01-01)
en Kolárovo
Morto 19-an de julio 1834 (1834-07-19) (91-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Károly Hadaly [1] naskiĝis en 1743 (informoj pri la naskiĝloko estas kontraŭdiraj). Li mortis la 19-an de julio 1834 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Károly Hadaly doktoriĝis el filozofio kaj juro en Reĝa Universitato de Nagyszombat, krome li aliĝis al la jezuitoj. Post siaj studoj li estis juristo-notario de primaso József Batthyány. Ekde 1781 li instruis en la menciita universitato, ekde 1786 en akademioj de Győr, Pécs, Pozsony. Inter 1810 kaj 1831 li denove instruis en la universitato, kiu jam funkciis en Buda, poste en urbo Pest, li estis ankaŭ dekano 2 jarojn. Li instruis arkitekton ankaŭ en Institutum Geometricum inter 1826-1828. En 1831 li pensiuliĝis, samtempe li ricevis premion kaj titolon reĝa konsilisto.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Elementa hydrotechnicae, quae in usum auditorum suorum elaboratus est (1783, 1791, 1794, 1798, 1801, 1803, 1821)
  • Anfangsgründe der Mathematik (1789-90) - 2 volumoj
  • Elementa matheseos purae (1798-99), (la 7-a eldono en 1826)
  • Tentamen publicum ex architectura civile oeconomiae applicata et hydrotechnia in reg. Acad. Poson (1806)
  • Tentamen publicum ex algebra, geometria pura et practica quod in reg. univ. Pestiensi e praelectionibus (1811, 1812)
  • Tentamen publicum ex algebra, geometria pura et practica Pestini (1820, 1822, 1823, 1827)

Fontoj redakti