Károly Kocsis (inĝeniero)

Károly Kocsis [kAroj koĉiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kocsis Károly estis hungara inĝeniero, profesoro, ekonomikisto.

Károly Kocsis
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1935 (1935-05-05)
en Komárom
Morto 9-an de novembro 2005 (2005-11-09) (70-jaraĝa)
en Gödöllő
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoUniversitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto • elektrika inĝeniero
vdr

Károly Kocsis [1] naskiĝis la 5-an de majo 1935 en Komárom. Li mortis la 9-an de novembro 2005 en Gödöllő.

Biografio redakti

Károly Kocsis akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1958. Post la diplomo li havis inĝenieran postenon en fabriko, en la sekva jaro li ekinstruis en Agrarscienca Universitato de Gödöllő. En 1963 li akiris ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato Marx Károly, en la sama jaro li doktoriĝis. En la studjaro 1964 li esploris en Reading. Inter 1968 kaj 1978 li estis docento, poste universitata profesoro kaj vicrektoro. En 1969 li kandidatiĝis. Inter 1982-1990 li estis kunlaboranto de FAO en Romo. Inter 1990-1996 li estis rektoro, poste denove vicrektoro en Gödöllő. Li aĝis 70, kiam li pensiuliĝis. Li ricevis diversajn premiojn inter 1967-2004. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Fontoj redakti