Károly Martiny [kAroj martini], laŭ hungarlingve kutima nomordo Martiny Károly estis hungara inĝeniero.

Károly Martiny [1] naskiĝis la 16-an de marto 1891 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de decembro 1979 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Martiny akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1912. Ĝis 1915 li laboris en Germana Regno, poste li soldatiĝis, eĉ li estis militkaptito. Hejmenveninta en 1920 li laboris 3 jardekojn en minejoj ĉe Salgótarján. Ekde 1949 li havis postenon en ministerio pri industrio, kie li respondecis pri minado en Komló. Inter 1951-1958 li laboris en instituto pri minejoj. Li okupiĝis ĉefe pri maŝinaro en minejoj. Li ricevis premion Kossuth en 1950.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Szénelőkészítő eljárások (1952)
  • Bányászati kézikönyv (1959) - volumo en la manlibro

Fontoj redakti