Ne konfuzu kun Kéked!

Kékesd [kEkeŝd], germane Kikisch, kroate Kikoš estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécsvárad.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kékesd situas en valo de rojo, fine de sakovojo. Pécsvárad troviĝas je 7 km-oj.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la romianoj. La unua mencio devenis el la 1290-aj jaroj laŭ tiama hungara ortografio "Keykug". Post la mezepoko la turkoj okupis la komunumon, tamen ĝi ne senhomiĝis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En telefonlibro de Budapeŝto de 2008 2 familiaj nomoj Kékesdi troviĝas.

En Kékesd migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti