Königs Wusterhausen
Königs Wusterhausen [KEniŝs vustaHAŬzn] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Dahme-Spreewald de la federacia lando Brandenburgio. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 35 765 loĝantojn.
Königs Wusterhausen | ||||
| ||||
![]() | ||||
Federacia lando | Brandenburgio | |||
Distrikto | Distrikto Dahme-Spreewald | |||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||
Koordinatoj | 52°17′30″N 13°37′30″O / 52.29167°N, 13.625°OKoordinatoj: 52°17′30″N 13°37′30″O / 52.29167°N, 13.625°O | |||
Alto super la marnivelo | 36 m | |||
Areo | 95,82 km² | |||
Loĝantaro | 35765 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Telefona antaŭkodo | 03375 | |||
Poŝtkodo | 15711, 15751 15754, 15758 | |||
Aŭtomobila kodo | LDS | |||
Oficiala Municipokodo | 12061260 | |||
Subdivido | 7 komunumopartoj (Ortsteile) | |||
Komunumestro | Stefan Ludwig | |||
Partio de komunumestro | Linkspartei | |||
Adreso de la administrejo | Schloßstraße 3 15711 Königs Wusterhausen | |||
Oficiala retejo | http://www.koenigs-wusterhausen.de | |||
Rilatoj al EsperantoRedakti
La radio-ĉefstacio Königswusterhausen disaŭdigis la 16-a de novembro 1924 sur ondo 2450 paroladon de telegr.-direktoro Arnold Behrendt, poste sur ondo 2800 Esperanto-koncerton. Oni fondis post ĝi „Germanan Radio-Esperanto-Ligon“. Prezidanto iĝis Arnold Behrendt, vicprezidanto telegrafoserva direktoro Gerlach, direktoro de la radio-ĉefstacio, oficejo ĉe Ellersiek & Borel. Pri la fondo informis la revuo Germana Esperantisto, 1925, n-o 1. Ankaŭ en la postaj jardekoj, en la epoko de GDR samkiel post la ŝtata reunuiĝo de Germanio, en la urbo kontinue aktivis esperantistoj.