La Kaŝtana parulio, Dendroica castanea , estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica. Ili reproduktiĝas en norda Nordameriko, ĉefe en Kanado, en la regiono de la Grandaj Lagoj kaj en norda Nov-Anglio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaŝtana parulio
Kaŝtana parulio
Kaŝtana parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Dendroica
Specio: 'D. castanea'
Dendroica castanea
(Wilson, 1810)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj birdoj estas migrantaj, kiuj vintras en nordokcidenta Sudameriko kaj suda Centrameriko. Ili estas tre raraj vagantoj en okcidentan Eŭropon.

Tiu specio estas tre proksima rilata al la Stria parulio, sed tiu specio havas pli sudan reproduktan teritorion kaj pli nordan vintran areon.

Priskribo redakti

Somera masklo de Kaŝtana parulio estas nekonfuzebla. Ĝi havas grizan dorson striecan je nigro, entere nigran vizaĝon kaj brunajn kronojn, flankojn kaj gorĝojn. Ĝi havas ankaŭ brilflavan kolnukzonon kaj la subaj partoj estas blankecaj. Ili havas ankaŭ du blankajn flugilstriojn. Ankaŭ la beko kaj la okuloj estas nigraj. Estas la ununura parulio kiu montras tiom da bruna koloro, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo.

Reproduktanta ino esence similas al eluzita versio de masklo. Ino estas grizeca supre kaj blanka sube, kun multe pli malforta kapobildo. Ino havas nur malgrandajn brunajn markojn nur en flankoj, kvankam videblas ankaŭ ioma nuanco en ŝia griza krono.

Nereproduktuloj havas verdecajn kapojn kaj suprajn partojn kaj flavecajn brustojn. Flavo etendas al ventro ĉe junuloj. En ĉiu plumaro estas la du blankaj flugilstrioj. Tiuj birdoj diferenciĝas el nereproduktuloj de Stria parulio pro manko de brusta strieco.

La reprodukta habitato estas arbaroj de koniferoj. La Kaŝtana parulio nestumas en konifero; la ino demetas 3-5 ovojn en tasforma nesto. Ili demetas pli da ovoj en jaroj kiam abundas la Picea vermo.

Tiuj birdoj manĝas insektojn, kaj la nombroj de tiuj birdoj varis laŭ la abundo de la Spruce Budworm. Tiuj birdoj manĝas ankaŭ berojn kaj nektaron vintre.

La kantoj estas ripetaj altatonaj si si si.

Referencoj redakti

New World Warblers de Curson, Quinn kaj Beadle, ISBN 0-7136-3932-6

Eksteraj ligiloj redakti

Plia legado redakti

Libroj redakti

Informoj redakti

  • Cooper JM, Enns KA & Shepard MG. (1997). Status of the bay-breasted warbler in British Columbia. Canadian Research Index. p. n/a.
  • Norton MR. (2001). Status of the Bay-breasted warbler, Dendroica castanea, in Alberta. Canadian Research Index. p. n/a.

Tezoj redakti

  • Clarke M. M.Sc. (2005). Avian abundance and habitat relationships in a managed forest landscape in eastern Nova Scotia. Dalhousie University (Canada), Canada.
  • Greenberg RS. Ph.D. (1981). THE WINTER EXPLOITATION SYSTEMS OF BAY-BREASTED AND CHESTNUT-SIDED WARBLERS IN PANAMA. University of California, Berkeley, United States, California.
  • McMartin DW. M.Sc. (1996). Impact of insecticide applications on the foraging behaviour and diet of three boreal forest warbler species. University of Toronto (Canada), Canada.

Artikoloj redakti

  • Apfelbaum S & Haney A. (1981). Bird Populations before and after Wild Fire in a Great Lakes USA Pine Forest. Condor. vol 83, no 4. p. 347-354.
  • Caroline G, Marcel D, Jean-Pierre LS & Jean H. (2004). Are temperate mixedwood forests perceived by birds as a distinct forest type?. Canadian Journal of Forest Research. vol 34, no 9. p. 1895.
  • Cumming EE & Diamond AW. (2002). Songbird community composition versus forest rotation age in Saskatchewan boreal mixedwood forest. Canadian Field Naturalist. vol 116, no 1. p. 69-75.
  • Drolet B, Desrochers A & Fortin M-J. (1999). Effects of landscape structure on nesting songbird distribution in a harvested boreal forest. Condor. vol 101, no 3. p. 699-704.
  • Ellison K, Sykes PW, Jr. & Bocetti CI. (2002). Re-evaluating the Bay-breasted Warbler breeding range: Nine years of presence in Lower Michigan. Wilson Bulletin. vol 114, no 3. p. 415-416.
  • Ferguson D. (1997). Bay-breasted warbler in Cornwall: New to Britain and Ireland. British Birds. vol 90, no 10. p. 444-448.
  • Graves GR. (1996). Hybrid wood warblers, Dendroica striata X Dendroica castanea (Aves: Fringillidae: Tribe Parulini) and the diagnostic predictability of avian hybrid phenotypes. Proceedings of the Biological Society of Washington. vol 109, no 2. p. 373-390.
  • Greenberg R. (1983). Role of Neophobia in Determining the Degree of Foraging Specialization in Some Migrant Warblers. American Naturalist. vol 122, no 4. p. 444-453.
  • Greenberg R. (1984). Differences in Feeding Neophobia in the Tropical Migrant Wood Warblers Dendroica-Castanea and Dendroica-Pensylvanica. Journal of Comparative Psychology. vol 98, no 2. p. 131-136.
  • Greenberg R. (1985). A Comparison of Foliage Discrimination Learning in a Specialist and a Generalist Species of Migrant Wood Warbler Aves Parulidae. Canadian Journal of Zoology. vol 63, no 4. p. 773-776.
  • Hobson KA & Bayne E. (2000). Effects of forest fragmentation by agriculture on avian communities in the southern boreal mixedwoods of western Canada. Wilson Bulletin. vol 112, no 3. p. 373-387.
  • Hobson KA & Bayne E. (2000). The effects of stand age on avian communities in aspen-dominated forests of central Saskatchewan, Canada. Forest Ecology & Management. vol 136, no 1-3. p. 121-134.
  • McMartin B, Bellocq I & Smith SM. (2002). Patterns of consumption and diet differentiation for three breeding warbler species during a spruce budworm outbreak. Auk. vol 119, no 1. p. 216-220.
  • Meiklejohn BA & Hughes JW. (1999). Bird communities in riparian buffer strips of industrial forests. American Midland Naturalist. vol 141, no 1. p. 172-184.
  • Morse DH. (1978). Populations of Bay-Breasted and Cape-May Warblers During an Outbreak of the Spruce Budworm. Wilson Bulletin. vol 90, no 3. p. 404-413.
  • Potvin F & Bertrand N. (2004). Leaving forest strips in large clearcut landscapes of boreal forest: A management scenario suitable for wildlife?. For Chron. vol 80, no 1. p. 44-53.
  • Rodewald PG & Matthews SN. (2005). Landbird use of riparian and upland forest stopover habitats in an urban landscape. Condor. vol 107, no 2. p. 259-268.
  • Sealy SG. (1979). Extralimital Nesting of Bay-Breasted Warblers Dendroica-Castanea Response to Forest Tent Caterpillars. Auk. vol 96, no 3. p. 600-603.
  • Stewart PA. (1986). Fall Migration of Twelve Species of Wood Warblers through Coastal Virginia USA. North American Bird Bander. vol 11, no 3. p. 83-88.
  • Venier LA, McKenney DW, Wang Y & McKee J. (1999). Models of large-scale breeding-bird distribution as a function of macro-climate in Ontario, Canada. Journal of Biogeography. vol 26, no 2. p. 315-328.