Kabineto Münnich
Kabineto Münnich estis la dua registaro dum la erao Kádár en Hungario. Tiu kabineto gvidis la landon inter 1958 kaj 1961 preskaŭ 3 jarojn. Notu bone, ke la partiestro estis samtempe János Kádár, do li havis la plenan potencon!
Kabineto Münnich | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dum | 28-a de januaro 1958 - 13-a de septembro 1961 | |
Antaŭulo | Revolucia Laborista-Kamparana Kabineto | |
Sekvanto | Dua Kabineto Kádár | |
Historio
redaktiEn la frua 1958 firmiĝis potenco de János Kádár, tial li transdonis gvidadon de la ministroj al Ferenc Münnich, tamen li tenis postenon en la nova kabineto. En la frua 1958 la kabineto permesis funkcii la privatan sektoron tiel, ke la privatulo povas havi ne pli, ol 3 dungitojn. Dum periodo de Kabineto Münnich daŭre okazis mortpunoj por la revoluciuloj. Jam en somero de 1958 okazis mortkondamno de Imre Nagy (politikisto) spite la tutmondan proteston. Tamen la socialistaj landoj firme apogis la tiutempan hungaran politikon. Fine Kádár en 1961 reprenis la gvidadon de ministroj kaj li kreis Duan Kabineton Kádár.
Listo de membroj
redakti- Ferenc Münnich – prezidanto de ministera konsilio (komprenu kiel ĉefministro)
- Antal Apró – primara vicprezidanto de ministera konsilio
- János Kádár kaj Gyula Kállai – ŝtatministroj
- Béla Biszku – ministro pri enlandaj aferoj
- Endre Sík - ministro pri eksteraj aferoj
- Imre Dögei – ministro pri agrikulturo; komence, poste Pál Losonczi
- Valéria Benke – ministro pri eduko
- Sándor Czottner – ministro pri peza industrio
- Géza Révész - ministro pri defendo, poste Lajos Czinege
- Frigyes Doleschall – ministro pri sano
- János Tausz – ministro pri enlanda komerco
- Jenő Incze – ministro pri ekstera komerco
- Ferenc Nezvál - ministro pri justico
- Imre Kovács (ministro) - ministro pri nutro
- Józsefné Nagy (Jolán Szarka) – ministro pri malpeza industrio
- János Csergő - ministro pri metalurgio kaj maŝinindustrio
- István Antos - ministro pri financo, poste Rezső Nyers
- Rezső Trautmann - ministro pri konstruo
- Ödön Kisházi - ministro pri laboro
- István Kossa - ministro pri transporto
Fontoj
redakti- [1] hungare
- [2] hungare
- [3] Arkivigite je 2011-10-15 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- [4] hungare