Pál Losonczi [loŝonci], hungare Losonczi Pál estis hungara politikisto, parlamentano, ministro, kolĥozestro.

Pál Losonczi
Persona informo
Losonczi Pál
Naskiĝo 18-an de septembro 1919 (1919-09-18)
en Bolhó
Morto 28-an de marto 2005 (2005-03-28) (85-jaraĝa)
en Kaposvár
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio • Hungara Komunista Partio • Partio de Hungaraj Laboristoj vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pál Losonczi naskiĝis kiel Laklia Pál la 18-an de septembro 1919 en Bolhó. Li mortis la 28-an de marto 2005 en Kaposvár.

Biografio redakti

Pál Losonczi frekventis agraran mezlernejon. Post la 2-a mondmilito li aliĝis al komunistoj, sekve komenciĝis lia kariero. Inter 1948-1960 li estris kolĥozon de Barcs. Inter 19531990 li estis parlamentano, inter 1960-1967 ankaŭ ministro pri agrikulturo. Lia plej grava posteno estis "Prezidanto de Prezidenta Konsilio" (komprenu, kiel malforta ŝtatestro) inter 1967-1987. Li ricevis premion Kossuth en 1956.

En 1990 li donacis ĉiujn memoraĵojn (ricevantajn dum oficialaj vojaĝoj) al muzeo de Kaposvár, liajn librojn li donacis al lernejo en Barcs, fine li forlasis la vilaon en Budapeŝto kaj hejmenvenis. Li tute forlasis la politikan vivon.

Fontoj redakti