Antal Apró
Antal Apró, laŭ hungarlingve kutima nomordo Apró Antal estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo. Lia origina nomo Klein Antal devenis de la patrina nomo. Lia nepo estis Klára Dobrev.
Antal Apró | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Apró Antal | |||||
Naskiĝo | 8-an de februaro 1913 en Szeged | ||||
Morto | 9-an de decembro 1994 (81-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Hungario • Hungara Komunista Partio • Partio de Hungaraj Laboristoj • Hungara Socialista Laborista Partio vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Piroska Apró vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Antal Apró [1] naskiĝis la 8-an de februaro 1913 en Szeged. Li mortis la 9-an de decembro 1994 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Antal Apró frekventis metilernejon. En 1930 li aliĝis al sindikato, en la sekva jaro al komunistoj. En 1935 li partoprenis en aranĝo de striko. Li edziĝis en 1938 baldaŭ havanta 3 gefilojn. En la sekvaj jaroj kelkfoje li estis arestita. Post la 2-a mondmilito komence li havis sindikatajn, poste partiajn postenojn. Inter 1945 kaj 1989 li estis parlamenta deputito. En 1952 li estis ministro pri konstrumaterioj, en la sekva jaro pro kutiro de ministerioj subministro. Dum la Hungara revolucio de 1956 li estis efemere ministro, tamen poste li estis ĉefa apoganto de János Kádár, tial li iĝis fifama inter la popolo. Post diversaj partiaj postenoj li estis parlamentestro inter 1971 kaj 1984. Antaŭ fino de socialismo li plene forlasis la politikon.