Kalol
Kalol, laŭ guĝarata lingvo કલોલ, laŭ hindia lingvo कलोल estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, en subŝtato Guĝarato, en distrikto de Gandinagaro.
Kalol | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 382725 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 14′ N, 72° 31′ O (mapo)23.225772.516788888889Koordinatoj: 23° 14′ N, 72° 31′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 25,42 km² (2 542 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/38/Kalol_Municipality.jpg/220px-Kalol_Municipality.jpg)
Demografio
redaktiKalol havis populacion de 171 395 en 2021 kun legopovo de 88%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
redaktiKalol situas sur ebenaĵo laŭ rivero Sabarmati en alteco 81 m. Nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro, samtempe distrikta sidejo troviĝas 15, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 27, Mehsana 41, Surendranagar-Dudreĝ 105, Bansvara 201, Mumbajo 477, tutlanda ĉefurbo Delhio 762, Kolkato 1626 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiPost la sendependiĝo Kalol apartenis al subŝtato de Mumbajo, ekde 1960 al la nova subŝtato Guĝarato.
Ekonomio
redaktiKalol estas grava industria centro. La plej gravaj produktaĵoj estas plastaj grandaj ujoj. En 1974 komenciĝis produktado de amonioj, nuntempe kiel artefarita sterko.
Lingvoj
redaktiEn Kalol la oficialaj lingvoj estas la guĝarata, la hindia kaj la angla.
Religioj
redaktiEn Kalol plejparto de la populacio estas hinduoj (81,5%), krome muslimoj (8,5%), kristanoj kaj sikistoj po 3%, ĝainistoj (2%), iomete aliaj.
Eduko
redaktiKalol ne povas fanfaroni pri loka universitato.
Klimato
redaktiKalol situas en savanoklimato kun tri sezonoj: somero, musono kaj vintro. La klimato estas ĝenerale seka kaj varma ekster la musonsezono. Ĝi estas agrabla en la vintraj tagoj kaj sufiĉe malvarmeta en la nokto dum decembro ĝis februaro. La sudokcidenta musono alportas humidan klimaton de meze de junio ĝis meze de septembro. La meza jarpluvo estas 803 mm.
Trafiko
redaktiKalol estas signifa trafika nodo. Ĝi havas trairan fervojan linion inter Ahmedabado-Mehsana kun aparta branĉa linio al Gandinagaro. Al la urbego kuras kvar gravaj vojoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Ahmedabado.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj
- festivaloj
Fontoj
redakti- WikiTrans
Bildgalerio
redakti-
Skulptaĵo
-
Komerca centro
-
Salutekipaĵo