Kalvinana malnova preĝejo (Bánhorváti)

La Kalvinana malnova kirko estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Bánhorváti apud la romkatolika Kirko Nomo de Sankta Maria (Bánhorváti).

Kalvinana malnova kirko de
Bánhorváti
Kalvinana kirko en Bánhorváti (dekstre)
Kalvinana kirko en Bánhorváti (dekstre)
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bánhorváti
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto 25 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Estis menciita katolika preĝejo en 1332, kiun la kalvinanoj akiris en la malfrua 16-a jarcento. Ela origina konstruaĵo ankaŭ nun estas videblaj gotikaj partoj. En nekonata tempo oni konstruis sentinelan turon, kiu nun estas parto de la kirko. En 1700 la konstruaĵo estis renovigita, tiam oni metis kokon sur la turopinton. La nun videbla formo estas videbla ekde 1790. En 1924 kaj 1985 la konstruaĵo renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas en malgranda korto. En la korto altiĝas unusola monumento en Hungario pri Johano Kalvino kreita en 1924. La preĝejo havas altan turon. Flanke en mezo de la navo funkcias la ĉefenirejo. La iama enirejo estas videbla, sed estas ŝtopita per muro. La absido estis malkonstruita, restis nur fino de la navo. Interne la plafono estas pentrita ligna kasona plafono konsistanta el 144 kasonoj. Ĝi estis pentrita en 1700. La benkoj estis pentritaj en 1720, la galerio en 1790. Same en 1790 estis kreita la predikejo.

Fontoj redakti