Kalvinana preĝejo (Biharugra)

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Biharugra (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Biharugra
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Biharugra
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Békés
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 25,5 m (navo)
Larĝo 12,5 m (navo)
Alto 26 m (turo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Laŭ arkeologoj kaj historiistoj en tiu loko estis kirko konstruita ĉirkaŭ 1090. La unua mencio pri monaĥejo en la sama loko okazis en 1214, lastfoje menciita en 1329. La sekvantaj jarcentoj kaj precipe la turka erao faris ruinon el la preĝejo. Oni konjektas, ke en la 16-a jarcento la vilaĝo kalviniĝis, jam ili uzis la restintajn murojn, pli precize ili konstruis lignan kirkon en la sama loko. En 1772 oni konstruis la nun videblan konstruaĵon, nature ili profitis la restintajn fundamentojn kaj murojn, eĉ oni portis ŝtonojn el proksimaj preĝejruinoj. La turo estis preta en 1800. Ŝtormo faris detruojn en la preĝejturo en 1831, ekde tiam la turoalto estas pli malalta. Inter 1888 kaj 1890 la kirko ricevis novajn meblojn kaj predikejon. En 1914 la turo ricevis horloĝon. La milito faris detruojn en 1944, la riparoj okazis en 1946 kaj 1947. En la 1980-aj jaroj la plena kirko estis renovigita, la turopinto nur en 2003. La aktuala arkeologia esploro ne okazis.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en mezo de la vilaĝo en korto.

Fontoj redakti