Biharugra
Biharugra estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en Distrikto Sarkad.
Biharugra | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Poŝtkodo | 5538 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 722 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 58′ N, 21° 36′ O (mapo)46.969321.59766Koordinatoj: 46° 58′ N, 21° 36′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 52,87 km² (5 287 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Biharugra [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 53 km²
- Loĝantaro: 1100
- Poŝtkodo: 5538
- Telefonprefikso: 66
Situo
redaktiBiharugra situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Rapida Körös, la fervojo kaj Rumanio estas proksime.
Historio
redaktiLa komunumo estis loĝata jam dum la bronzepoko. En la 12-a jarcento monaĥejo formiĝis, kiun la tataroj detruis en 1241. Dum la historio la komunumo apartenis al Bihar, al distrikto de Nagyszalonta. La turkoj denove detruis la vilaĝon en la 16-a jarcento. La kalvinana preĝejo en 1772 (la turo nur en 1801), la paroĥo en 1817 konstruiĝis, kie Petőfi tranoktiĝis en 1849. En 1944 okazis batalo de tankoj en la vilaĝo. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. En 1949 preĝdomo de baptistoj konstruiĝis, en 1951 kolĥozo pri Antaŭen formiĝis.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kuracejo, poŝto, kulturdomo, biblioteko, apoteko.
Vidindaĵoj
redakti- Kalvinana preĝejo (Biharugra)
- kastelo de Bölöny [boloni]
- apud la vilaĝo fiŝlagoj troviĝas
Famuloj
redakti- En Biharugra naskiĝis Pál Szabó (verkisto), lia naskiĝdomo estas memordomo kaj muzeeto.
- En Biharugra mortis politikistoj József Bölöny kaj István Nedeczky.
Ĝemelkomunumoj
redaktiĜemelkomunumoj estas Bodos kaj Bibarcfalva, Rumanio.