Kalvinana preĝejo (Földes)
La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en Földes.
Kalvinana preĝejo de Földes | ||
---|---|---|
![]() Aerfoto pri kalvinana preĝejo de Földes
| ||
reformed Christianity church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Földes | |
Geografia situo | 47° 17′ 17″ N, 21° 21′ 58″ O (mapo)47.28811577133921.366167005526Koordinatoj: 47° 17′ 17″ N, 21° 21′ 58″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | kalvinismo | |
provinco | Hajdu-Bihar | |
Dato de konsekro | 1830 | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | popola baroko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Alto | 36 m (turo) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiLa unua mencio pri la kalvinana preĝejo okazis en 1597. Laŭ priskribo en 1764 kaj la konstruaĵo kaj la aparta turo estis konstruita per ŝtonoj. Baldaŭe diversaj trakonstruoj okazis, eĉ la preĝejo pligrandiĝis kaj la turo jam ne staras sola. La nun videbla konstruaĵo estas videbla en tiu formo ekde 1822. La belsona orgeno estas aŭdebla ekde 1894.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo staras sola, nur la apudaj arboj parte kovras ĝin. La turo - kie sonas 3 sonoriloj - situas super la enirejo. La navo havas flanke alkonstruitan ĉambron. La absido finiĝas per duonrondo. Interne la baldakeno fariĝis el pentrita ligno, kiu portis famon por la preĝejo. La predikejo kaj la ceteraj mebloj estas originaj kaj ornamaj. Lokaj majstroj faris ilin. Laŭ la kutimo interne galerio troviĝas kaj la muroj estas blankaj.
Fontoj
redakti- [1][rompita ligilo]
- [2] Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- [3] Arkivigite je 2016-05-13 per la retarkivo Wayback Machine