Kalvinana preĝejo (Kőbánya)

La Kalvinana preĝejo estas impona religia konstruaĵo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Kőbánya en korto ĉe stratoangulo.

Kalvinana preĝejo de
Kőbánya
Aerfoto pri la kalvinana preĝejo en Kőbánya
Aerfoto pri la kalvinana preĝejo en Kőbánya
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Kőbánya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Lajos Schodits
Konstrustilo novgotiko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 600 sidlokoj
Alto 54 m (la plej alta turo); 35 m (la malpli alta turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Kőbánya en la 19-a jarcento multe da laboristoj alvenis, sed proksima kalvinana preĝejo ne estis. Komence okazis mesoj en loĝdomo, ekde 1898 en lernejo. Preĝejo konstruiĝis inter 1898-1905. Dum la 2-a mondmilito ĝi difektiĝis, renovigo okazis nur en 1985.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo havas 3 navojn kaj 2 sveltajn turojn. Enirejoj troviĝas ĉe ambaŭ stratoj. La enirejoj estas similaj, pli supre po unu fenestrorozoj estas videblaj. Interne galerio etendiĝas laŭ la 4 flankoj. Kontraŭ la enirejo la orgeno trovis lokon en 1911. Sub la orgeno la predikejo kaj la ĉeftablo troviĝas. Sur la internajn murojn oni metis memortabulojn, ekzemple pri la falintoj kaj pri la konstruado.

Fontoj redakti