Kalvinana preĝejo (Nagyharsány)

preĝejo

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nagyharsány.

Kalvinana preĝejo de Nagyharsány
Kalvinana preĝejo en Nagyharsány
Kalvinana preĝejo en Nagyharsány
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagyharsány
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Baranya
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo romanika parto: ŝtonoj; gotika parto: brikoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu loko estis katolika romanika kirko Sankta Barbara jam en 1223. En la 15-a jarcento ĝi estis pligrandigita kun nova sanktejo laŭ gotiko. Dum dominado de turkoj la loĝantoj estis protestantoj. En la preĝejo okazis eklezia disputo inter kalvinanoj kaj unitariistoj en 1574, poste nur kalvinanoj uzis la kirkon. La konstruaĵo barokiĝis en 1782. La turo disfalis en 1896, la nun videbla turo estis konstruita post 4 jaroj. La orgeno estis farita en 1853. La restaŭrado en 1978 redonis laŭeble la mezepokajn partojn.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto, sed en la korto estas videbla busto pri predikisto Mihály Sztárai. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La absido estas oklatera. Interne okulfrapa estas, ke la sanktejo meze havas apogkolonon. Mem la sanktejo havas plurajn pentraĵojn el 5 apartaj epokoj de antaŭ turka erao ĝis 1782.

Fontoj redakti

 
Sanktejo