Kalvinana preĝejo (Nagykálló)

Kalvinana preĝejo en Nagykálló

La kalvinana preĝejo kune kun la kampanilo staranta 7 metrojn for estas sakralaj historiaj monumentoj en urbo Nagykálló (Hungario).

Kalvinana preĝejo de Nagykálló
Aerfoto pri kalvinana preĝejo en Nagykálló
Aerfoto pri kalvinana preĝejo en Nagykálló
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagykálló
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine baroko
Konstruado –ĉirkaŭ 1710
Specifo
Enhaveco 890 sidlokoj
Longo 37 m
Larĝo 13,5 m
Alto 66 m (kampanilo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio de la preĝejo redakti

En tiu loko la iama katolika kirko plene bruldetruiĝis, ĉirkaŭ 1710 oni konstruis novan kalvinanan preĝejon. La katolika ŝtato donis permeson nur al sentura kirko. Tamen en 1732 oni komencis konstrui la kampanilon, sed la katolikaj instancoj malpermesis ĝin. La navo mem kelkfoje estis trakonstruita, la nuna formo estas videbla ekde la 1860-aj jaroj. En la 1980-aj jaroj ĝi estis restaŭrita.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas laŭ la ĉefplaco kaj formas brikon origine kun 3 enirejoj kun portikoj. La absido estas oklatera. Kaj la navo kaj la absido havas apogpilierojn. La galerio estis farita en 1936, post 2 jaroj la internaj muroj estis pentritaj. La nun videblaj instalaĵoj estis faritaj en 1877, sed pri la orgeno mankas la konstrujaro.

 
Kalvinana preĝejo en Nagykálló

Kampanilo redakti

Fine la kampanilo ricevis permeson depost 1732, ĉar la urbo ne havis gardoturon por la fajrobrigado. Ĝi estis konstruita el ŝtonoj de la iama fortikaĵo de Rákóczi, tial la kampanilo prenis la nomon Rákóczi-turo. En 1808 ĝi estis plialtigita. Ene 3 sonoriloj sonoras.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti