Kalvinana preĝejo (Tiszaújváros-Tiszaszederkény)
La kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Tiszaújváros (Hungario), pli frue en vilaĝo Tiszaszererkény. Ĝi estas konata ankaŭ la malnova kalvinana preĝejo.
Kalvinana preĝejo de Tiszaújváros | |
---|---|
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tiszaújváros |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1796–1799 |
Specifo | |
Alto | 29 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 3580 Tiszaújváros, Petőfi Sándor u. 2. |
Historio redakti
La unua mencio pri kalvinana kirko okazis en 1595, eble ĝi estis la iama katolika preĝejo. En 1621 kalvinana pastro menciiĝis, en 1651 hajdukaj familioj ekloĝis en la vilaĝo Szederkény kaj ili konstruis lignan kirkon. Ĝi ofte kadukiĝis pro la inundoj, tial riparoj okazis en 1732, 1761 kaj 1781. Pli nova kirko estis konstruita jam el ŝtono inter 1796-1799, sed la turo estis preta nur en 1810. La orgeno ekfunkciis en 1891. En la 1970-aj jaroj la turo parte estis trakonstruita. Dum la socialismo tuj apud la vilaĝo nova urbo kun granda uzino konstruiĝis, kie oni ne konstruis preĝejojn.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turo havas 2 sonorilojn. La enirejo estas tra la turo. La navo finiĝas en arka absido.