Kalvinana preĝejo (Zádor)

preĝejo

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Zádor (Hungario).

Kalvinana preĝejo de Zádor
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zádor (Baranya)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Baranya
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, klasikismo, historiismo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 240 sidlokoj + 60 sidlokoj en ambaŭ galerioj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu loko estis katolika gotika kirko en la 14-a jarcento. En 1456 ĝi estis pligrandigita kaj trakonstruita. Dum dominado de turkoj Zádor ne senhomiĝis, eĉ la loĝantoj ne permesis forpreni ŝtonojn de la kirko por konstrui fortikaĵon de Szigetvár. Tiutempe la loĝantoj iĝis protestantoj. La preĝejo estis renovigita laŭ klasikismo en 1834, samtempe turo kaj 2 galerioj estis konstruitaj. En 1872 la konstruaĵo ricevis historiisman aspekton. En 1966 nova tegmento estis farita, en 1982 la kirko plene renoviĝis. La orgeno estis farita en 1940.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en parko, aleo kuras al la enirejo. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas. La turpinto estas bulba. La absido estas plurlatera. Interne la predikejo estis farita el brikoj. Laŭ la onidiro el la preĝejo sube kuras tunelo.

Fontoj redakti