Kamill Sándorfi [ŝAndorfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sándorfi Kamill estis hungara juĝisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomo estis Sándorfy [ŝAndorfi] ekde 1931, lia filo estis la samnoma Kamill Sándorfy.

Kamill Sándorfi
Persona informo
Naskonomo Sándorfy Kamill
Naskiĝo 6-an de aprilo 1880 (1880-04-06)
en Veszprém
Morto 26-an de julio 1953 (1953-07-26) (73-jaraĝa)
en Hegyvidék
Mortokialo cerba sangado
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano Kamill Sándorfy
Okupo
Okupo juristojuĝisto • verkisto de nefikcio
vdr

Kamill Sándorfi[1] naskiĝis la 6-an de aprilo 1880 en Veszprém (urbo), li mortis la 26-an de julio 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Kamill Sándorfi devenis el juda familio. Li maturiĝis en katolika gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris advokatan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1905, sed ekde 1903 li havis juran postenon province. Li estis juĝisto en Budapeŝto inter 1913-1918, poste li laboris en la justicministerio, ekde 1921 denove juĝisto, baldaŭ jam en la ĉefjuĝejo. Ekde 1925 li ankaŭ instruis en la menciita universitato. Lia laboro fokusiĝis al komerca kaj trafika juroj. Li pensiuliĝis en 1949. Li edziĝis en 1913, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1918 kaj 1920.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A munkaügyi bíráskodás (1919)
  • A légi közlekedés jogszabályai (1922)
  • A részvényjog bírói gyakorlata 1876–1933 (1935)
  • Törvényalkotásunk hőskora. Az 1825–1848. évi reformkorszak törvényeinek története. (1936)
  • Székely örökség (1941)

Fontoj redakti

Referencoj redakti