Kamran Vafa

Kamran Vafa Cumrun Vafa (perse کامران وفا‎‎, [kɒːmˈrɒːn væˈfɒː]; naskita en 1960 en Tehrano[1]) estas irana-usona eminenta kordo-teoriisto de Universitato Harvard, kiun li unue aliĝis kiel Harvarda Nesupera Rangulo. Li estas la ricevinto de la Medalo Dirac de 2008.

Kamran Vafa
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1960 (1960-08-01) (63-jaraĝa)
en Teherano
Lingvoj persaangla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato PrincetonMasaĉuseca Instituto de TeknologioAlborz Gimnazio
Okupo
Okupo fizikisto • akademiulo • teoria fizikisto • universitata instruisto
TTT
Retejo https://www.cumrunvafa.org/
vdr

Naskiĝo kaj edukado redakti

Kamran Vafa naskiĝis en Tehrano, Irano en 1960. Li diplomiĝis de Alborz Mezlernejo kaj migris al Usono en 1977. Li akiris sian licencian gradon de Massachusetts Instituto de Teknologio (MIT) kun duobla majoro en fiziko kaj matematiko. Li ricevis sian Ph.D. de Princeton Universitato en 1985 sub la supervidado de Edward Witten.[1] Li tiam fariĝis nesupera samrangulo ĉe Harvardo, kie li pli poste akiris nesuperan fakultatan pozicion. En 1989 al li estis proponita altranga fakultata pozicio kaj de tiam li restis tie ĝis nun.

Nuntempe, li estas la Donner Profesoro de Scienco ĉe Universitato Harvard.[2]

Esplorado redakti

Kamran Vafa estas korda teoriisto. Lia esplorado estas koncentrita sur la naturo de kvantuma graveco kaj la rilato inter geometrio kaj kvantum-kampaj teorioj. Li estas fama en la korda teoria komunumo pro sia kun-eltrovo, kun Strominger, ke la Bekenstein-Hawking entropio de nigra truo povas esti klarigita pere de solitonic-statoj de superkorda teorio kaj por eksplikado de la rilaton inter geometrio kaj kamp-teorioj kio ekestiĝas tra kordaj duecoj (kulminanta en la Gopakumar-Vafa konjekto). Ĉi tiu temo konatigxis kiel "geometria inĝenieristiko de kvantum-kampaj teorioj". En 1997, li evoluigis F-teorion.

Li estas ankaŭ interesita en komprenado de la fundamenta signifo de kordaj duecoj, tiel kiel provanta apliki super-kordan teorion al kelkaj nesolvitaj demandoj de elementa parteta fiziko kiel la hierarkia problemo kaj la kosmologia konstanta problemo.

Li forte kontribuis al topologiaj kord-teorioj kaj al la komprenado de spegula simetrio.

Li estas ankaŭ estrarano de la Reto de Irananoj po Sciencoj kaj Novigado (NIKI).[3][4]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 CV. Arkivita el la originalo je 2012-07-17. Alirita 2015-12-09.
  2. Cumrun Vafa at Harvard University (angle). Arkivita el la originalo je 2012-02-11. Alirita 2015-12-09.
  3. Network of Iranians for Knowledge and Innovation (NIKI) (angle). Alirita 13-a de februaro 2023.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-16. Alirita 2015-12-09.