Kapušianske Kľačany
Kapušianske Kľačany, hungare Nyarádkelecsény (njarAdkeleĉEnj) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce. La hungaroj uzas ankaŭ la nomon Kaposkelecsény.
- Areo: 20 km²
- Supermara alteco: 102 m
- Loĝantaro: 820
- Poŝtkodo: 079 01
- Aŭtokodo: MI
- Telefonprefikso: 56
Kapušianske Kľačany | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 079 01 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 937 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 46 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 32′ N, 22° 6′ O (mapo)48.52972222222222.108333333333Koordinatoj: 48° 32′ N, 22° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 102 m [+] | ||
Areo | 20,28 km² (2 028 ha) [+] | ||
| |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/86/Slovakia_kosice_michalovce.png/330px-Slovakia_kosice_michalovce.png)
Situo
redaktiKapušianske Kľačany situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Veľké Kapušany troviĝas 3 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la loko devenis de 1315. Baldaŭe 3 vilaĝoj formiĝis:
Kľačany
redaktiEn 1910 loĝis en Magyarkelecsény 339 da homoj, (plejparte hungaroj). Vidindaĵo estas katolika preĝejo de 1970.
Močiar
redaktiEn 1910 loĝis en Magyarmocsár 325 da homoj, (plejparte hungaroj). La slovakoj uzis ankaŭ la formon Močarany.
Ňarad
redaktiEn 1910 loĝis en Ungnyarád 212 da homoj, (plejparte hungaroj). Vidindaĵo estas klasikisma kalvinana preĝejo de 1834, novgotika turo alkonstruiĝis en 1930
Ĝis Traktato de Trianon la 3 vilaĝoj apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagykapos, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 ili rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1943 la 3 vilaĝoj unuiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Kapušianske Kľačany 808 da homoj, (595 hungaroj, 154 ciganoj, 57 slovakoj).