Karancsberény
Bazaj informoj redakti
Karancsberény (karanĉberEnj) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Salgótarján.
- Areo: 23 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.1842/19.7487
- Loĝantaro: 990
- Poŝtkodo: 3137
- Telefonprefikso: 32
Situo redakti
Karancsberény situas sur malebenaĵo, laŭ la slovaka landlimo, laŭ traira flankovojo. Salgótarján troviĝas 13, Szécsény 25, Bátonyterenye 27 km-ojn. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla principe senkontrole.
Historio redakti
La unua mencio devenis pri Karancsberény de 1256, apartenanta al fortikaĵo de Nógrád. Dum la turkoj la vilaĝo restis viva. Post Traktato de Trianon Karancsberény trovis sin apud al la nova landlimo.
Vidindaĵoj redakti
- baroka katolika preĝejo el la 17-a jarcento, en 1794 trakonstruita
- baroka nobeldomo de Berényi (berEnji) el la 18-a jarcento, nun vilaĝdomo
- unuetaĝa ĉasdomo de Légrády (lEgrAdi) de 1937, en 1944 la domo estis centro de partizanoj