Karel Van Miert

belga politikisto

Karel VAN MIERT (naskiĝis la 17-an de januaro 1942 en Oud-Turnhout, mortis la 22-an de junio 2009 en Beersel) estis belga politikisto. Li interalie estis membro de la Eŭropa Komisiono Santer, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro 1995 ĝis la 15-a de marto 1999. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakon konkurenco. Jam antaŭe, dum la dua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, inter la jaroj 1989 kaj 1993, li respondecis pri la fako transporto, kaj dum la tria periodo de la komisiono Delors inter 1993 kaj 1995 li zorgis pri la sama fako. Karel van Miert estis membro de la socialisma partio SP de Belgio kaj ŝtatministro.

Karel Van Miert
belga politikisto
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1942 (1942-01-17)
en Oud-Turnhout
Morto 22-an de junio 2009 (2009-06-22) (67-jaraĝa)
en Beersel
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per morto per falo vd
Lingvoj nederlandaangla vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Genta Universitato vd
Partio Socialistische Partij Anders vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
EU-Komisionano
por  Belgio
Dum 19891999
Antaŭulo Willy De Clercq
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr